Suffolk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sufoko)
Suffolk
Graflando
FlagoBlazono
non-metropolitan county • ceremonia kantono de Anglio [+]

LandoAnglio

Koordinatoj52° N, 1° O (mapo)52.21Koordinatoj: 52° N, 1° O (mapo)
ĈefurboIpswich
- koordinatoj52° N, 1° O (mapo)52.21Koordinatoj: 52° N, 1° O (mapo) [+]
Areo3 800,9523 km² (380 095 ha) [+]
Loĝantaro758 556 [+] (2018)

ISO 3166-2GB-SFK

Suffolk (Tero)
Suffolk (Tero)
Suffolk en Anglio

Suffolk (Anglio)
Suffolk (Anglio)
DEC
Suffolk
Suffolk

Map
Suffolk

Vikimedia Komunejo:  Suffolk [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Suffolk estas unu el la graflandoj de Anglio. Ĝi situas en la regiono Oriento de Anglio, borde de la Norda Maro. La najbaraj provincoj estas Norfolk, Cambridgeshire kaj Essex. Ĉefurbo de la graflando estas Ipswich.

Aliaj gravaj urboj: Lowestoft, Bury St Edmunds, Felixstowe (la plej granda kontenera haveno de Eŭropo), Newmarket (grava centro de ĉeval-kuro), kaj Aldeburgh kie okazas ĉiujare grava festivalo de klasika muziko.

Industrioj: agrikulturo, turismo, nutraĵ-industrio.

Kun la apudaj provincoj de Norfolk, Cambridgeshire kaj parto de Essex la regiono estas konata kiel East Anglia – tio estas pure geografia afero kaj ne rilatas al administrado.

La provinco estas plejparte malalta, kaj partoj de la marbordo suferis pro erozio fare de la Norda Maro. La plej alta loko de la provinco altas nur je 128 metroj. En la nordo de Suffolk kaj la sudo de Norfolk situas regiono konata kiel la "Broads", kiu enhavas marĉojn, lagojn kaj riverojn.

En la okcidentaj partoj de Suffolk eltroviĝs gravaj arkeologiaj restaĵoj de la bronza epoko, inkl. armiloj kaj tumuloj. La anglo-saksoj okupis la provincon dum la 5-a jarcento, kaj ties nomo devenas de la anglo-saksa "Suthfolc", t.e. "suda popolo". Proksime al Woodbridge estas Sutton Hoo, la loko de 7-a-jarcenta anglosaksa (kun)ŝipa entombigo.