Montilliez

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sugnens)
Montilliez
Blazono de Montilliez
Blazono de Montilliez
Blazono de Montilliez
Lernejo de Poliez-le-Grand, komunumo Montilliez
Lernejo de Poliez-le-Grand, komunumo Montilliez
Lernejo de Poliez-le-Grand, komunumo Montilliez
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Centro de Vaŭdo
Geografia situo CH1903: 540699 / 165402 (mapo)46.6372222222226.6641666666667Koordinatoj: 46° 38′ N, 6° 40′ O; CH1903: 540699 / 165402 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1546
Areo 11,87 km²
Alteco 695 m super marnivelo
Poŝtkodo 1041
Komunumkodo 5540
Mapo de Montilliez
Mapo de Montilliez
Situa mapo de Montilliez
vdr

Montilliez estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 1 546 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012. La ĉefloko de la komunumo estas Poliez-le-Grand.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montilliez situas en la koro de la regiono Centro de Vaŭdo okcidente de la distriktĉefurbeto Echallens inter la riveroj Talent en oriento kaj Mentue en okcidento. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Dommartin, Naz, Poliez-le-Grand kaj Sugnens.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,87 km², de kiuj 20,8% estas kovritaj de arbaro, 71,4% servas por agrikulturo kaj 7,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Montilliez limas en nordo al Fey, en nordoriento al Montanaire, en oriento al Jorat-Menthue, en sudo al Poliez-Pittet, en sudsudokcidento al Bottens, en sudokcidento al Echallens, kaj en nordokcidento al Villars-le-Terroir.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Montilliez pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Laŭzano al Thierrens. Krome tra la komunumo kondukas konekta vojo de Bottens al Fey kaj al Echallens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas 9 kilometrojn okcidente de la komunumo apud La Sarraz. Pere de la poŝtaŭtolinioj de Echallens kaj de Froideville al Thierrens la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Poliez-le-Grand datiĝas el la jaro 1160 kiel Poleto. Dum mezepoko la Senjoroj de Goumoëns, la priorejo Lutry kaj la Abatejo Montheron posedis bienojn kaj rajtojn en Poliez-le-Grand. Sub la berna regado de 1476 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 la hodiaŭaj Poliez-le-Grand apartenis al la Senjorujo Orbe kaj Echallens, kiu estis komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuitaj al la Distrikto Echallens, kiu surbaze de la administra reformo de 2006 kun efiko de la 1-a de januaro 2008 estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo.[3]

La unua dokumenta mencio de Dommartin datiĝas el la jaro 908 kiel Domno Martino villa. Dum mezepoko la vilaĝo estis havaĵo de la katedralo de Laŭzano. Sub la berna regado Dommartin estis subvoktejo de la Voktejo Laŭzano. Post la Helveta Revolucio Dommartin estis atribuita al la Distrikto Echallens.[4]

La unua dokumenta mencio de Naz datiĝas el la jaro 1200 kiel Nars[5] kaj de Sugnens el la jaro 1177 jam per la nuna formo. Ek de la mezepoko ĝi dividis al sorto de Dommartin kaj Naz kun, kiuj ĝi formis subvoktejon. La komunumo Montilliez estis fondita kun efiko de la 1-a de julio 2011 pere de kunigo de la iamaj komunumoj Dommartin, Naz, Poliez-le-Grand kaj Sugnens.[6]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]