Suitoj por violonĉelo sola (Bach)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Suiten für Violoncello solo (Bach))
Dekstra paĝo de la kopio de Anna Magdalena Bach de (Prélude el suito n-ro 1)

La ses suitoj por violonĉelo sola (BWV 1007-1012) de Johann Sebastian Bach apartenas al la plej gravaj kaj plejofte ludataj solopecoj por arĉinstrumentoj. Ili validas kiel „plej supra kriterio por ĉiu violonĉelisto“[1] kaj „kvintesenco de la verkaro de Bach“[2].

La suitoj[redakti | redakti fonton]

Suito 1 G-maĵora BWV 1007
Suito 2 d-minora BWV 1008
Suito 3 C-maĵora BWV 1009
Suito 4 E♭-maĵora BWV 1010
Suito 5 c-minora BWV 1011
Suito 6 D-maĵora BWV 1012

Apartaĵoj

Je la kvina suito la a-kordo estas malsupren agordita sur g (skordaturo). Ĉi tiu agordo estis kutima en Bolonjo, kie la violonĉelo estis "inventita" post 1650, kaj estis anstataŭata post 1700, kiam la violonĉelo iom post iom disvastiĝis en Eŭropo, per la kvintagordo. Bach rilatas en ĉi tiu suito evidente al la "malnova agordo"

Ĉi tiu suito ankaŭ aliarilate havas apartan staton: ekzistas dua versio por liuto (BWV 995). Kopieraroj montras sur tio, ke ambaŭ versioj baziĝas sur - perdiĝinta - praversio. Krome la suito c-minora elstaras laŭ pluraj vidpunktoj rilate la muzikan farmanieron. Ekzemple ĝi havas kiel ununura inter la suitoj dupartan Prélude, kiu konsistas el malrapida enkonduko kaj fugato en rapida triotakto. La ĝigo klare reliefiĝas per sia klarkontura punktigita ritmaro. Korento kaj sarabando moviĝas rilate kontrapunkto resp. harmonia strukturo, je la plej ekstera rando de tio, kio ankoraŭ eblas en la muziklingvo de Bach.

La sesa suito estas verkita por kvinkorda instrumento kun kroma alta e-kordo. Ne estas certe, ĉu ĉi tiu instrumento estis ludata ĉegambe (violonĉeltipe) aŭ ĉebrake (vjoltipe). Ĉu la instrumento estas identa kun la Violoncello piccolo (violonĉeleto), kiun Bach indikas en kelkaj el siaj lepsikaj kantatoj, aŭ kun la viola pomposa (pompa vjolo), kiun onidire inventus Bach, ankaŭ estas neklara. La sesa suito ankaŭ estas la plej postulema rilate la akordludadon. Nuntempe oni prezentas ĝin plejofte sur tutnormala violonĉelo kvarkorda. Je tio oni tamen devas simpligi kelkajn akordojn.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

Pri la ekesto nur malmulte estas konata. Oni supozas, ke Bach komponis la violonĉelsuitojn dum sia tempo en Köthen proksimume 1720, supozeble por la du gambovjolistoj kaj violonĉelistoj Christian Ferdinand Abel kaj Christian Linike laborantaj ĉe la kortego de Leopold von Anhalt-Köthen. La prateksto estas perdiĝinta, tiel ke disponiĝas kiel fontoj nur kelkaj fruaj kopioj. La plej frua devenas de Johann Peter Kellner. Tamen la kopio de la edzino de Bach, Anna Magdalena, intertempe validas kiel la plej grava.

Ankaŭ pro la manko de prateksto en la nunaj eldonoj troviĝas konsiderindaj diferencoj rilate artikulacion, notadon de plursonoj (kiel akordo aŭ apoĝaturo)j kaj ornamojn. Parte ekzistas ankaŭ diferencoj je la taktindikoj (alla breve aŭ 4/4), kaj kelkloke la variaĵoj koncernas eĉ la tonaltojn. Ekzemple en menueto 2 de la 1-a suito ekzistas loko (la lasta tono en takto 3), je kiu kelkaj eldonoj postulas E, aliaj E♭.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Bach starigis en la violoncelosuitojn antaŭ la normigitan suitoformon alemando – korento – sarabando – ĝigo pokaze Prélude (preludon). Krome li enigis inter sarabando kaj ĝigo tiel nomatajn galantaĵojn - du samspecajn dancmovimentojn laŭ formo de triparta ario.

Rezultas do kiel specimeno:

  • Prélude
  • Allemande
  • Courante
  • Sarabande
  • Galanterie I – Galanterie II – Galanterie I da capo
  • Gigue

La preludoj distingiĝas treege rilate formon kaj karakteron. Ĉiuj dancmovimentoj – tio estas: ĉiuj movimentoj escepte la preludojn - konsistas el du partoj, kiuj pokaze estas ripetendaj. Ili ĉiuj do havas la formon AABB. Krom kelkaj esceptoj ili ĉiuj havas la saman hamonian sinsekvon: La formparto A moviĝas al dominantotonalo, parto B komencas ĝuste tie kaj revenas al la elirtonalo. Ĉi tiu skemo estas aplikebla sur 29 el la entute 36 dancoj (la du galantaĵo validas ja nur kiel unu movimento, tamen logike devas esti rigardataj kiel du dancoj). Tiuj pecoj, en kiuj ĉi tiu skemo ne validas, plejofte kondukiĝas anstataŭ al la dominanto al tonikparalelo. Nur en ununura movimento la B-parto laŭ harmonia vidpunkto ne konektiĝas rekte al la fino de la A-parto: en la ĝigo de la dua suito la A-parto atingas je la fino la dominanton (A-maĵoro), la B-parto tamen komencas per la tonikparalelo (F-maĵoro). Kiel komplemento al tio oni povas rigardi tion, ke en la ĝigo de la kvina suito la A-parto komencas per la tonikparalelo.

Tre okulfrapaj disttingiloj interkroĉas la suitojn kaj duopaj kaj triopaj. La para grupigo okazas per la elekto de la galantaĵoj. Tiuj estas en la unuaj du suitoj pokaze du menuetoj, en la suitoj 3 kaj 4 estas bureoj, kaj en la lastaj du suitoj Bach uzas gavotojn. Same klara estas la subdivido en du grupojn je tri suitoj. Jen la distingilo estas la tonalo, en kiu staras la pokaze dua galantaĵo. En la unuaj tri suitoj Bach daŭrigas je ĉi tiuj movimentoj (menueto 2 resp. bureo 2) la gamnoton, sed ŝanĝas la modalon – li do uzas g-minoron en la suito G-maĵora, D-maĵoron en la suito d-minora kaj c-minoron en la suito C-maĵora. la minormovimentoj en ĉi tiuj kazoj havas dorian antaŭsignadon, g-minoro havas do nur unu , c-minoro de tiuj du. Ĉiuj aliaj movimentoj de la ciklo - do ankaŭ la pokaze duaj galantaĵoj en la suitoj 4 ĝis 6 - staras en la baza tonalo de la koncerna suito.

Rilate la ludeblecon la unuaj kvar suitoj klare evoluas ekde facila al malfacila. La kvina suito postulas pro la skordaturo apartan ludoteknikon, la sesa sur kvinkorda violonĉelo estas egalranga al la du antaŭulom rilate la teknikaj postuloj, sur moderna violonĉelo tamen nur malfacile realigebla pro la postulo, ludi dum longaj pasadoj sur altaj pozicioj.

La suitoj plilongiĝas ekde la unua ĝis la sesa. Laŭ la ekzemplo de la registraĵoj de Heinrich Schiff:

Suito 1 14:49
Suito 2 18:17
Suito 3 20:46
Suito 4 21:05
Suito 5 21:55
Suito 6 26:24

Jen ankaŭ okulfrapas la pli granda distanco de la "kadraj suitoj".

Akceptado[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Bach la violonĉelsuitoj rapide eniris en forgesecon, supozeble ankaŭ kaŭzita per tio, ke Bach postulis troon de la siatempaj violonĉelistoj . Oni supozas, ke aparte la sesa suito tiam validus kiel malludebla. Kompreneble muzikistoj daŭrigis okupiĝi pri la pecoj, kiujn ili prefere rigardis kiel studaĵoj. Robert Schumann komponis pianakompanaĵon kaj kaŭzis per tio certan remalkovron, sed al vasta publiko la suitoj por violonĉelo venis en konscion nur per Pablo Casals. Komence de la dudeka jarcento li estis la unua, kiu prezentis ilin kompletaj. Kaj nur jarojn poste li sentis sin preta por lasi sonregistri siajn interpretadojn de la suitoj. Sekve de tio la populareco de la pecoj kreskis, kaj nun la suitoj por violoĉelo sola ne plu estas forpenseblaj el la koncerta vivo. Ĝuste por multaj violonĉelistoj la pecoj de Bach havas apartan valoron. Je Mischa Maisky ekzemple tio tekstas jene: „Se mi diras, ke muziko estas mia religio, tiam ĉi tiuj ses solosuitoj estas mia biblio.“[3] Casals dumvive ludis ĉiutage el la suitoj[4], kaj Rostropoviĉ diris: „Sen Bach ne ekzistus vivo por mi.“[5]

Ceteraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La violonĉelsuitoj ofte estas unuspire menciataj kun la Sonatoj kaj partitoj por violono sola de Bach. La prateksto de tiuj violonpecoj estas nomita „Libro Primo“ („unua libro“). Ĉu la suitoj por violonĉelo konsistigas la „duan libron“, estas neklare. Kompare kun sia kontraŭparto la violonĉelsuitoj celas malpli brilecon kaj virtuozecon. Ambaŭ verkoj validas kiel ekzemplaj por kaŝita plurvoĉeco.
  • Du tagojn post la falo de la berlina muro la sennaciigita rusa violonĉelisto Mstislaw Leopoldowitsch Rostropowitsch vojaĝis al Berlino, eksidonte ĉe Checkpoint Charlie sur la strato kaj ludonte el la suitoj de Bach. La bildoj pri ĉi tiu „stranga miksaĵo el granda gesto de publika informado kaj grandioza humanisma brakumado“[6] tiam iris tra la mondo.
  • Estas spekuladoj, ke eble Anna Magdalena Bach komponus kelkajn el la verkoj, kiuj estas atribuataj al Johann Sebastian. Ci tio rilatas interalie al la violonĉelsuitoj. Tamen la muzikscienco rigardas ĉi tiun tezon ĝis nun pli skeptike.
  • En la korento de la kvina suito en takto 22 troviĝas la motivo B-A-C-H laŭ la germanaj notonomoj (eo: B♭-A-C-B). Tamen ĝi estas vualigita per la skordaturo. La skribitaj notoj estas C-B-D-C♯. Per tio, ke la A-kordo estas agordata plentonon malsupren, eksonas B♭-A-C-B. (Ĉi tio argumentus pro tio, ke la supozata praversio, sur kiu baziĝas kaj la suito c-minora kaj ankaŭ la liutosuito g-minora BWV 995, ankaŭ staras en c-minora.)
  • Ingmar Bergman uzis la sarabando el la kvina suito en sia filmo „Viskningar och rop“, en „Såsom i en spegel“ de Bergman la sarabando el la dua suito aperas. en lia lasta filmo "Sarabande" la sarabando el la kvina suito ludas centran rolon. La titolo rilatas sur ĉi tiu.
  • La preludo el la unua suito aperas interalie en la filmoj The Soloist, Śmierć miasta, Master and Commander: The Far Side of the World kaj You Can Count on Me. Apartan rolon ĝi ludas krome en la filmo „Jazz On a Summer's Day“, dokumenta filmo pri la Newport Jazz Festival en 1958. Inter la prezentadoj de la ĵazfestivalo la filmo montras violonĉeliston Fred Katz, kiu sidas sola kun nuda suprokorpo en ĉambro, ludanta la preludon en G-maĵora, de kiu li preterlasas kelkajn taktojn por flamigi cigaredon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • August Wenziger, Vorwort und Kritischer Bericht zu Sechs Suiten für Violoncello solo, Bärenreiter, Kassel 1950
  • Gavriel Lipkind, A Personal Reassessment, Berlin 2006

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Truls Mork – Cellosuiten. klassikaktuell.at. Alirita 2009-05-20.[rompita ligilo]
  2. Otto-Friedrich-Universität Bamberg: Sensibles Spiel. unibamberg.de. Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 20.05.2009. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-12-22. Alirita 2010-10-06.
  3. Geboren um Bach zu spielen – Mischa Maisky. klassikakzente.de. Alirita 2009-05-20.[rompita ligilo]
  4. Pablo Casals. cello.org. Alirita 2009-05-20.
  5. Mstislaw Rostropowitsch – Biographie. klassik-heute.com. Alirita 2009-05-20.
  6. Rostropowitsch – der lächelnde Titan. welt.de. Alirita 2009-05-20.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Suiten für Violoncello solo (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3195758 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)