Sukcesio (ekologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sukcesio post perturbo : tajga arbaro, antaŭ (maldekstre) kaj du jarojn post (dekstre) arbara incendio.

Sukcesio [1], estas sinsekvo de diversaspecaj biocenozoj en biotopo pro ŝanĝiĝo de mediaj faktoroj. Estas fundamenta nocio en ekologio. Ĝi referencas al pli-malpli antaŭdireblaj kaj ordigitaj ŝanĝoj en la konsisto aŭ strukturo de ekologia komunumo. Sukcesio ekeblas aŭ per formiĝo de nova, ne-okupita tereno (ekzemple lafglaĉero aŭ grava terglito) aŭ per iu formo de perturbo (ekzemple incendio, grava ligno-falaĵo, arbarekspluatado de ekzistanta komunumo). Sukcesio kiu ekas en areoj kie mankas grundon nomas primara sukcesio, dum sukcesio kiu ekas kie jam ĉeestas grundo, nomas sekundara sukcesio.

Arbara sukcesio[redakti | redakti fonton]

La arbaroj, estantaj ekosistemoj, subiĝas speci-sukcesiaj procezoj [2]. Estas oportunistajpioniraj specioj kiuj produktas grandajn kvantojn da semoj kiuj estas dissemitaj per vento, kaj tial povas kolonii grandajn malplenajn etendaĵojn, kaj ili kapablas ĝermi kaj kreski sub pera suna elmetado. Kiam ili estas produktintaj fermitan kanopeon, la manko de pera sunradiado ege malhelpas la disvolviĝon de iliaj propraj sem-plantoj. Tiam la ombro-toleremaj specioj povas stariĝi sub la ŝirmo de la pioniroj. Kiam tiuj ĉi mortos, la ombro-toleremaj arboj anstataŭiĝos ilin. La ombro-teleremaj specioj kapablas vegeti sub la kanopeo, kaj tial, sen katastrofoj, restos. Por tio oni diras ke arbarero atingis sian klimakson. Kiam okazos grava katastrofo, la pioniroj denove kapablos stariĝi, kondiĉe ke ili ĉeestas je ne tro fora distanco.

Ekzemploj de pioniraj specioj, en arbaroj de nordorienta Nordameriko estas alegana betulo (Betula alleghaniensis) kaj malfrua prunuso (Prunus serotina), kiu estas speciale bone adaptita por kolonii grandajn senarbejojn en arbaraj kanopeoj, sed ne toleremas ombron kaj eventuale estas anstataŭitaj de aliaj ombro-toleremaj specioj en malĉeesto de perturboj kiuj kreas tiajn senarbejojn.

Kutime aĵoj ne estas blankaj nek nigraj, kaj ekzistas mezuloj. Tial estas gradiento, kaj ekzistas specioj kiuj povas agi aŭ kiel pioniro aŭ kiel toleremulo, depende de la cirkonstancoj. Estas grave de scii la toleremon de specioj por praktiki efektivan silvikulturon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2 p. 1096
  2. angle McEvoy, Thom 2004 : Positive Impact Forestry - Species Succesion and Tolerance, p. 32, Island Press

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Connell, J. H. & R. O. Slatyer 1977 : Mechanisms of succession in natural communities and their role in community stability and organization, The American Naturalist, 111, 1119–1144

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]