Sukerkano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Sukerkano
Starr 030523-0142 Saccharum officinarum.jpg
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Filumo: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Unukotiledonoj Liliopsida
Ordo: Poaloj Poales
Familio: Poacoj Poaceae
Subfamilio: Panicoideae
Tribo: Andropogoneae
Genro: Sakaro Saccharum
Specio: S. officinarum
Saccharum officinarum
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Sukerkanooficina sakaro (Saccharum officinarum) estas planto el la familio de poacoj.

Laŭ aspekto ĝi similetas al bambuo kaj al junko, la tigoj povas atingi la diametron ĝis 5 cm kaj alton ĝis 4 m.

Ĝis malkovro de la sukerenhavo de sukerbeto, ĝi estis preskaŭ la sola fonto por la sukero. La origina loko de la planto estis Barato, sed oni mencias ankaŭ Novgvineon kaj Ĉinion. La certa origino estas neklara.

Oni kultivas la sukerkanon dismonde kaj ĝi donas 55% de la sukerpruduktado. ĉefaj kultivlandoj estas Barato, Aŭstralio, Tajlando, Sudafriko, karibaj insuloj kiel Kubo, Jamajko kaj Dominika Respubliko kaj kompreneble Brazilo.

La enteno de sukerkano je sukero (ĉefe sakarozo) estas ĝis 18% kaj vakso, kiu parte uzeblas en la industrio.

Ĉe la industria sukerproduktado la fibrecaj apartoj de sukerkano uzatas kiel bruliĝaĵoj por la produktado.

En Brazilo, oni uzas la sukerkanon por produkti alkoholaĵojn. Dum la naftokrizoj oni uzas tiujn alkoholaĵojn por peli la aŭtojn. Ne estas en Brazilo aŭtomobiloj pelitaj per pura benzino. Normale, aŭtomobiloj en Brazilo, uzas miksaĵo da 20-25% da alkoholo kaj 75-80% da benzino. Hodiaŭ modernaj brazilaj aŭtomobiloj povas uzi 100% sukerkana alkoholon aŭ tiu miksaĵo por veturi sen bezono de adaptigo.

Ankaŭ en Brazilo, oni uzas la fibron de sukerkano por anstataŭigi lignon en farado de simplaj mobeloj aŭ neluksaj konstruaĵoj.

Tranĉita sukerkano

Ekonomika vidpunkto[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj produktantlandoj
2 003
(Fonto NAO)
kultivata areo
(kHa)
Rendimento
(kilogramcento/Ha)
Produktado
(Mt)
Mondo 20 419,7 652,9 1 333,3
Brazilo 5 342,9 722,9 386,2
Barato 4 607,6 628,6 289,6
Ĉinio 1 328,0 695,6 92,4
Tajlando 970,0 664,0 64,4
Pakistano 1 086,0 479,3 52,1
Meksiko 639,1 706,1 45,1
Kolombio 435,0 841,4 36,6
Aŭstralio 423,0 851,3 36,0
Usono 403,8 775,2 31,3


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]