Sukerpomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sukerpomo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Embriofitoj Embryophyta
Klaso: Magnoliopsidoj Magnoliopsida
Ordo: Magnolialoj Magnoliales
Familio: Anonacoj Annonaceae
Genro: Anono Annona
Specio: Sukerpomo Annona squamosa
Ilustracja
Annona squamosa Blanco1.192

La sukerpomo (Annona squamosa) kreskas al, dum seka periodo foliperdanta, ĝis ses m alta arbo. La alterne lokitaj, ovalformaj, 2 - 5,5 x 5 – 17 cm grandaj folioj estas supre malbrile verdaj kaj malsupre pli hele verdaj kaj lanuge haritaj. La floroj kreskas je junaj tigoj kontraŭe al la folioj en grupoj ĝis kvar sur junaj kurbaj pedunkloj de 2,5 cm longo.

Fruktoj[redakti | redakti fonton]

La kunmetita frukto de la sukerpomarbo havas rondan formon, ĉe la pedunklo ĝi estas kavetigita kaj 5 – 10 cm granda. Tipa por la frukto estas la maldelikate skvamita ŝelo, kiu konsistas el neregulaj burĝonformaj, tre volbitaj, karnecaj partoj, kiuj dum plenmatureco nur apenaŭ restas kunigitaj. La 2 mm dika ŝelo estas, kiam matura, plejofte verda ĝis flave verda kaj blua, sed kelkaj specioj havas roz- aŭ violkolorajn fruktojn. La sarkokarpo estas kremblanka, plenmature tre mola, sukeca kaj kaĉa, fajngrajneca kaj havas dolĉaroman guston. Laŭ aspekto la matura sarkokarpo iom similas al jogurto. En la frukto estas multaj 1,5 cm grandaj grajnoj.


Bildogalerio[redakti | redakti fonton]