Suko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri likvaĵo. Por informoj pri kontraŭimperiestro de Japanio, vidu la artikolon Suko (Japanio).
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Sevo.
Poma suko kun pomoj
Maŝina prilaborilo de oranĝa suko

Suko estas likvaĵo en histoj de bestoj aŭ plantoj (PIV).

Suko estas ankaŭ trinkebla nutra likvaĵo kiun plantoj nature havas. Ekzemple, oranĝa suko estas la likva ekstraktaĵo de la frukto de la oranĝujo, la oranĝo. Suko estas ofte vendata kiel koncentraĵo, tiel la konsumanto reakvigos ĝin antaŭ trinkado.

Sukon, ĉefe vinberan sukon, oni povas lasi fermenti por fari vinon. Suko estas ofta enhavaĵo en miksataj drinkaĵoj.

Proverbo

Ekzistas proverboj pri suko en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
     De pli da suko ne malboniĝas la kuko. 
  • Citaĵo
     El sama tero devenas, saman sukon entenas. 

Referencoj

  1. [1]

Vidu ankaŭ