Sukulenta planto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Split Aloe.jpg

Sukulenta planto (el la latina suculentus = sukplena) estas tiu planto, kies iu histoparto dikiĝis por rezervi akvon. Kelkaj sukulentaj plantoj - ekz. kaktacoj - rezervas la akvon nur en la tigo, ili ne havas foliojn (tiuj modifiĝis al dornoj) aŭ la folioj estas etaj kaj rapide defalas. Aliaj plantoj - ekz. agavoj - rezervas la akvon ĉefe en la folioj.

Plimulto de la sukulentaj plantoj kreskas en sekaj, dezertaj, duondezertaj areoj de la Tero kaj havas profunde kaj larĝe etendiĝantan radikaron aŭ solan dikan tuberan aŭ palisan radikon.

Iliaj stomoj estas nur etaj fendoj sur la folioj aŭ tigo, estas fermitaj dumtage kaj malfermitaj nokte por minimumigi la vaporadan perdon dum la varmega, sekega dumtago (legu KAM-tipa fotosintezo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]