Sulavesa montoturdo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Geomalia heinrichi (Stresemann, 1931) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Geomalia, Geomalia heinrichi konata ankaŭ kiel Sulavesa montoturdo estas rara membrospecio de birdo de la familio de Turdedoj. Ĝi estas endemia de Sulaveso en Indonezio. Ĝi estas la ununura specio en sia monotipa genro.
La koloroj de tiu birdo estas ĉefe malhelbrunaj kun avelkoloro en brusto. La longaj kruroj, longa vosto kaj mallongaj flugiloj rememoris la malkaŝinton pri garulaksoj, kaj la nomo Geomalia estas en si mem referenco al alia, ŝajne simila sulavesa endemio, nome la Malio, sed la du specioj estas tute ne rilataj.
La scienca nomo rememoras la malkaŝinton, la germanan esploriston Gerd Heinrich.
Pro izolado kaj malfacilo atingi ties habitaton, la Geomalia estis malmulte studita, kaj estis iom da debato pri ĉu tiu specio apartenas al la turda familio. Tiu specio estas eble minacata de nekontrolata lignoproduktado kaj aliaj agadoj kiuj kaŭzas degradadon de la altaj teroj de Sulaveso, inklude la grundojn de leĝe protektitaj teroj kiaj la Nacia Parko Lore Lindu. Ĝi estas listita kiel Preskaŭ Minacata de IUCN Ruĝa Listo.
Referencoj [redakti]
- Geomalia heinrichi (TSN 560218). "Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo". Atingita je 4 February 2006.