Sulavesa serpentaglo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulavesa serpentaglo
Sulavesa serpentaglo
Sulavesa serpentaglo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Spilornis
Specio: S. rufipectus
Spilornis rufipectus
(Gould, 1858)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La Sulavesa serpentaglo (Spilornis rufipectus) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kaj grupo de Serpentagloj. Ĝi estas endemia de la insulo de Sulaveso de Indonezio. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Kiel la aliaj samgenranoj, ankaŭ tiu estas bruna specio kun krestaĵo super la nuko kiu havigas dikkolan aspekton. La subaj partoj estas tre kontrastaj kun ruĝecbruna brusto (de kio devenas la latina specia scienca nomo) kaj ventro strieca blankanigra. En vosto estas blankanigraj larĝaj strioj. La vizaĝo el okulo al bekobazo estas nuda kaj flava; ankaŭ la fortaj kruroj estas flavaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]