Sulaveso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sulawesi)
Sulaveso
Politika mapo de Sulaveso
Politika mapo de Sulaveso
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Grandaj Sundaj Insuloj
Geografia situo 2° 8′ S, 120° 17′ O (mapo)-2.1333333333333120.283333333333478Koordinatoj: 2° 8′ S, 120° 17′ O (mapo) f1
Situo de Sulaveso
Situo de Sulaveso

Map

Areo 174 600 km² f4
Plej alta loko Rantemario
3 478 mf5
Loĝantaro 16 000 000 (2005)
92 loĝ./km²
Ĉefa loko Makassar (plej granda loko)
Topografia mapo
Topografia mapo
vdr
Situo de Sulaveso en Indonezio
Sulaveso

Sulaveso, aŭ Sulaŭesio[1] (indonezie Sulawesi), ankaŭ nomata en Eŭropo Celebeso[2], estas unu el la plej grandaj insuloj de Indonezio. Laŭ grandeco ĝi estas la 11a plej granda insulo en la mondo, kun areo de 174 600 km². La insulo havas loĝantaron de ĉirkaŭ 15 milionoj kaj estas administracie dividita en ses provincoj:

En la sudo situas Makassar (la antaŭa Ujung Pandang), la ĉefurbo de Sulaveso, kie antaŭ ĉio vivas Buginezoj kaj Makassaranoj. Makassar estis grava havenurbo por la nederlandanoj dum la tempo de la VOC. Multe de la spicoj el la Molukoj estis transportitaj tra ĉi tiu havenurbo al Eŭropo. Makassar hodiaŭ antaŭ ĉio estas konata pro ĝiaj or-forĝistoj.

En la montara centro de Sulaveso situas Toraĝalando, area fama pro ĝia speciala arkitekturo, ĝiaj entombigaj ritoj kaj ĝia kafo.

En la nordo troviĝas la regiono Minahasa kaj la urbo Manado. Ĉi tiu regiono estas unu el la malmultaj regionoj de Indonezio kie la loĝantaro preskaŭ tute estas kristana. La tie parolata lingvo, estas intermiksita per nederlandaj vortoj. Antaŭ la bordo situas la vulkana insulo Manado Tua ('Malnova Manado') kaj belega submarejo. Bunaken estas unu el la pli konataj insuletoj de ĉi tiu regiono.

Koordinatoj: 2° 9′ S; 120° 17′ E Mapo

Biogeografie la insulo apartenas al la Aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Fitogeografie, Sulaveso estas aparta flaŭra provinco el la Malesia Regiono de la Paleotropika Regno.

Referencoj[redakti | redakti fonton]