Sulfido
Sulfidoj estas saloj de sulfurhidrogenoj (H2S), kiuj entenas la sulfid-jonon S2- aŭ kovalentaj organikajn kombinaĵojn en strukturo de R-S-R', kiuj ankaŭ nomiĝas tioeteroj. La sulfid-anjonoj nomiĝas mallonge sulfidoj.
Kun la metal- aŭ duonmetal-katjonoj estiĝas ĉ. 600 sulfid-mineraloj, kiuj montras plej ofte karakterajn kolorojn kaj skrap-koloron. Al tiuj apartenas multaj ercoj, tiel la neorganikaj sulfidoj servas kiel ekspluatindaj krudmaterialoj kun granda enteno je metaloj ekz. fero, kupro, plumbo, zinko, hidrargo, arseno kaj antimono.
ekzemploj
- galenito (PbS) [1]
- bornito (Cu5FeS4)
- dimethila sulfido
- difenila sulfido
- kupro(II)sulfido (kuprobrilo) (CuS)
- kalkopirito (CuFeS2)
- pirito (FeS2)
- realgaro (AsS)
- stibnito (Sb2S3)
- sfalerito (ZnS)
- cinabro (HgS)
Referencoj
- ↑ Laŭ Plena Ilustrita Vortaro 2002, p.380 kaj laŭ Mineralnavn la nomo estas "galeno"