Sulfata acido
El Vikipedio
(Alidirektita el Sulfura acido)
- Sulfura acido alidirektas ĉi tien. Ankaŭ ekzistas sulfita acido, H2SO3.
Sulfata acido estas forta neorganika acido, likva je vivmedia temperaturo, oleeca, senkolora kaj senodora. Ĝia formulo estas H2SO4, ĝia CAS-numero 7664-93-9.
Ĝiaj saloj nomiĝas sulfatoj, ĝiaj esteroj hidrogenaj sulfatoj. Konata sulfato estas gipso, kalka sulfato.
Faka nomo de sulfata acido estas du-hidrogena sulfato. Komunlingve uzatas ankaŭ la nomo "sulfura acido", sed ĝi estas neklara, ĉar uzata ankaŭ por sulfita acido. Sulfata acido koncentrita je pli ol 90 % estas komunlingve nomata ankaŭ vitriolo. Ĝi estas forte kaŭstika, danĝera substanco.