Sulfurbrusta tukano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulfurbrusta tukano
Sulfurbrusta tukano
Sulfurbrusta tukano
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Ramfastedoj Ramphastidae
Genro: Ramphastos
Specio: R. sulfuratus
Ramphastos sulfuratus
(Sundevall, 1866)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sulfurbrusta tukano (Ramphastos sulfuratus), konata ankaŭ kiel Kilbeka tukanoĈielarka tukano, estas kolorplena birdo el la familio de la Ramfastedoj kaj ordo de Pegoformaj de Sudameriko. Temas pri birdo kun granda beko. Ĝi estas la nacia birdo de Belizo.[1]

Priskribo

Sulfurbrusta tukano en la bestoĝardeno de Las Pumas, Kostariko

Inkludante la bekon, la Sulfurbrusta tukano estas el 42 al 55 cm longa.[2] Ties granda kaj kolorplena beko mezaveraĝas ĉirkaŭ 12-15 cm, ĉirkaŭ unu triono de la tuta longo. Kvankam la beko ŝajnas granda kaj peza, fakte ĝi estas spongeca, malplena osto kovrita el keratino, tre malpeza kaj tre proteina.

La plumaro de la Sulfurbrusta tukano estas ĉefe nigra kun flavaj kolo kaj brusto de la koloro de sulfuro (kaj de tie la specifa nomo) tre kontrastaj kun ĝenerala nigra plumaro kaj iom ruĝeca suba bordo antaŭ la nigra ventro. Plumoŝanĝado okazas unufoje ĉiujare.[3] La kruroj estas blugrizaj kaj la vostobazo ruĝa (supre estas blanka pugo). La okulo estas nigra kaj ĉirkaŭokule estas verdeca nuanco super la flava koloro. La beko estas ĉefe helverda kun malhelruĝa pinto, suba blua nuanco kaj oranĝaj larĝaj strioj ambaŭflanke. Inter makzeloj estas segilecaj strioj.

Distribuado kaj ekologio

La Sulfurbrusta tukano povas troviĝi el Suda Meksiko al Venezuelo kaj Kolombio. Ĝi ripozas en la branĉaro de tropikaj, subtropikaj kaj malaltaj pluvarbaroj, ĝis altitudoj de 1,900 m.[4] Ĝi ripozas en arbotruoj,[3] ofte kun kelkaj aliaj tukanoj. Tio povas esti tre spacomanka, tiele la birdoj enmetas siajn vostojn kaj bekojn sub siaj korpoj por konservi spacon dumdorme. Aldone al manko de spaco, la subaĵo de la truoj estas ofte kovrita el kernoj de manĝitaj fruktoj.[3]

Kiel multaj tukanoj, la Sulfurbrusta tukano estas tre socia birdo, rare vidita sola. Ili veturas en etaj aroj de proksimume 6 al 12 individuoj tra malaltaj pluvarbaroj; ĝi estas mallerta fluganto, kaj moviĝas ĉefe saltetante inter arboj. Ili havas familian strukturan ene de la grupo. Birdoj povas ofte lukti unu kun alia per siaj bekoj, kaj enĵeti frukton unu en la buŝon de alia. Kiel jam menciita, la Sulfurbrusta tukano vivas kune en tiuj grupoj, ofte kunhavante mankospacajn ejojn en arbotruoj. Ili povas uzi homtuŝitajn habitatojn iamaniere,[5] kaj tiu ĉi disvastigita birdo estas konsiderata Specio Malpli Zorgiga de IUCN.[6]

Kutimaro

Manĝo

En kaptiveco, Quintana Roo, Meksiko.

La dieto de Sulfurbrusta tukano konsistas ĉefe en ampleksa gamo de frukto,[7] sed povas inkludi birdajn ovojn, insektojn, lacertojn kaj arboranojn. La beko, surprize lerta, permesas tiun tukanon uzi grandan varion de fruktoj kiun alimaniere ili ne povus atingi. Uzas sian bekon por preni la frukton, kaj poste skuas sian kapon reen por engluti la tutan frukton.

Reproduktado

La ino de Sulfurbrusta tukano kutime demetas 2 al 4 (rare ununuran) blankajn ovojn. La masklo kaj la ino kunzorgas la ovojn, ambaŭ kovante laŭvice.[3] Eloviĝo okazas proksimume post 15-20 tagoj. Ankaŭ post eloviĝo, masklo kaj ino laŭvice manĝigas la idojn. Kiam la idoj eloviĝas, ili ne havas plumojn, kaj havas siajn okulojn fermitajn dum proksimume 3 semajnoj. La idoj havas jam formitajn kusenkalkanojn, kiuj helpas por piediri sur la kernokovrita fundo de la nesto.[3] La idoj restas en sia nesto dum proksimume 8 al 9 semajnoj dum iliaj bekoj entute disvolviĝas kaj ili pretas ekflugi.

Birdobredado

La Sulfurbrusta tukano estas foje havata en kaptiveco, sed ĝi havas altan fruktodieton kaj estas sensiva al hemokromatozo (ferstoka malsano).

Notoj

  1. Registaro de Belize: Pri Belize - Naciaj simboloj. 2007-02-08.
  2. Skutch (1971)
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Van Tyne (1929)
  4. Strewe & Navarro (2004)
  5. Foster (2007)
  6. BirdLife International (2004). Ramphastos sulfuratus. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11a Majo 2006.
  7. Ekz. Cymbopetalum mayanum (Annonaceae) kaj Gumbo-limbo (Bursera simaruba): Van Tyne (1929), Foster (2007).

Referencoj

  • Foster, Mercedes S. (2007): The potential of fruiting trees to enhance converted habitats for migrating birds in southern Mexico. Bird Conservation International 17(1): 45-61. COI:10.1017/S0959270906000554 PDF plena teksto
  • Skutch, Alexander F. (1971): Life History of the Keel-billed Toucan. Auk 88(2): 381-396. PDF plena teksto
  • Strewe, Ralf & Navarro, Cristobal (2004): New and noteworthy records of birds from the Sierra Nevada de Santa Marta region, north-eastern Colombia. Bulletin of the British Ornithologists' 124(1): 38-51. PDF plena teksto
  • Van Tyne, Josselyn (1929): The Life History of the Toucan, Ramphastos brevicarinatus. University of Michigan Museum of Zoology Miscellaneous Publications 19: 1-43.

Eksteraj ligiloj