Sulina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sulina estas havenurbo en Rumanio, en distrikto Tulcea apud la Sulina-branĉo de la rivero Danubo. Ĝia loĝantaro en 2004 estis 4629 personoj, ĉefe rumanoj.

Historio

La nomo venas plej verŝajne el la slava sol (salo).

La komunumo aperas sur italaj mapoj el la 14-a kaj 15-aj jarcentoj, ekz. sur mapo de Pietro Visconti el 1327.

En la 18-a jarcento ekas la turka ŝiptrafiko sur la danubo al Konstantinopolo. Tiutempe, el la tri branĉoj de la Danuba riverdelto, oni povis ŝipi nur sur la Sulina-branĉo. Agao Besir en 1745 donis subvencion por konstruo de lumturo.

La urbo estis inter 1856 kaj 1939 ĉefsidejo de la Danuba Komitato. Laŭ kalkuloj el 2004, la senlaboreco estas ĉ. 40%.

Vidindaĵoj

  • Lumturoj (1802 kaj 1870)
  • Akvoturo
  • Iama konstruaĵo de la Danuba Komitato (1868)