Sulkobeka anio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sulkobeka anio
Sulkobeka anio
Sulkobeka anio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kukoloformaj Cuculiformes
Familio: Kukoledoj Cuculidae
Genro: Crotophaga
Specio: C. sulcirostris
Crotophaga sulcirostris
(Swainson, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Sinonimoj


Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sulkobeka anio, Crotophaga sulcirostris, estas granda birdo de la kukoledoj, familio de la ordo de birdoj, nome Cuculiformes, kiuj inkludas ankaŭ la kukolojn, la vojkurulojn, la centropojn kaj la hoacinon. Ĝi estas unu el la tri anioj, membroj de la genro Crotophaga. Ĝi estas sufiĉe strangaspekta tropika birdo kun longa vosto kaj granda, kurba beko. Ĝi estas reproduktanta specio en plej parto de sia teritorio, el suda Teksaso kaj centra Meksiko tra Centrameriko, el norda Kolombio kaj Venezuelo, kaj marbordaj Ekvadoro kaj Peruo. Ĝi foriras el la nordaj limoj de sia teritorio en Teksaso kaj norda Meksiko dum vintro.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Sulkobeka anio estas ĉirkaŭ 34 cm longa, kaj peza 70-90 g. Ĝi estas komplete nigra, kun tre longa vosto preskaŭ tiom longa kiom la korpo. Ĝi havas grandegan bekon kun horizontalaj sulkoj laŭlonge de la supra makzelo, tre larĝa ĉefe ĉebaze, kio havigas la specion aspekton de korvo. Ĝi estas tre simila al la Krestobeka anio, kelkaj el kiuj havas bekojn tiom malgrandajn kiom tiuj de la Sulkobeka anio kaj kun sulkoj en la baza duono. La du specioj estas plej facile distingitaj pro la voĉo kaj la teritorio. Dumfluge, la anioj ŝanĝas inter rapidaj, abruptaj faloj kaj mallongaj glitoj.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj anioj, la Sulkobeka anio troviĝas en malferma kaj parte malferma kamparo, kiel paŝtejoj, savanoj kaj fruktoĝardenoj. Ili manĝas ĉefe laŭ miksita dieto de insektoj, semoj kaj fruktoj.

La Sulkobeka anio vivas en etaj grupoj de unu ĝis kvin reproduktaj paroj. Ili defendas unikan teritorion kaj demetas siajn ovojn en komunuma nesto. Ĉiu membro de la grupo kovas la ovojn kaj zorgas la idaron.

Protekta statuso[redakti | redakti fonton]

La Sulkobeka anio estas protektita sub la Traktato pri Migrantaj Birdoj de 1918.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. MBTA Alpha List. Arkivita el la originalo je 2007-10-10. Alirita 2008-03-23.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]