Sully Prudhomme
Sully PRUDHOMME, realnome: René François Armand PRUDHOMME (naskiĝis la 16-an de marto 1839 en Parizo, mortis la 7-an de septembro 1907 en Châtenay-Malabry) estis franca poeto. Li estis la unua persono, kiu gajnis la Premion Nobel de Literaturo (1901).
Prudhomme estis inĝeniero laŭ la studado, sed turnis sin al filozofio kaj poste al poezio. Li provis krei sciencan poezion por sia moderna tempo. Sed la temoj kaj formo de tiu eksmodiĝis, kaj nur kelkaj kortuŝaj malesperaj lirikaj poemoj plu estas aprecataj (kiel "La okuloj", "la karesoj", "la valso kaj la torenta kirlo", aŭ pri rememoroj de soleca malfeliĉa infano en pensiono). Sincera kaj maltrankvilkora, li anis al la Parnasa skolo sed ĉiam iom aparte. Li ĉiam bedaŭris ne plu povi kredi je la perdita religia kredo, kiun li neniam forgesis. Li restis ĉiam melankolia.
Listo de verkoj
Poezio
- Stances et poèmes (1865)
- Les épreuves (1866)
- Les solitudes (1869)
- Les destins (1872)
- La France (1874)
- Les vaines tendresses (1875)
- Le prisme, poésies diverses (1886)
- Le bonheur (1888)
Prozo
- Que sais-je? (1896)
- Testament poétique (1901)
- La vraie religion selon Pascal (1905)
- Journal intime (1922)
En Esperanto aperis
- La rompita vazo. - En: Nova antologio. - 2. eld. - Warszawa: Pola Esperanto Asocio, 1965. - p.16 - 17
- La rompita vazo. - Traduko de Antoni Grabowski. En: El Parnaso de Popoloj : poemaro. - Varsovio, 1913 (represo: Saarbrücken: Iltis, 1983). - p.46- 47
Eksteraj ligiloj
- Poèmes: [1] i [2]
- Les Vaines Tendresses HTML, PDF in libro veritas
|