Morus (birdo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Moro
Nordaj suloj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Suledoj Sulidae
Genro: Moro Morus
Linnaeus, 1753
Specioj
Sinonimoj

Moris

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Suloj estas grupo de birdoj de la familio de Suledoj kaj genro Morus. Temas pri grupo de marbirdoj parencaj al suloj (kaj antaŭe klasifitaj sub la genro Sula), de kiuj ili diferencas ekzemple per pli sveltaj kapo kaj kolo. La kapo estas klare diferenciga per ties flaveca koloro.

Specioj

La tri sulajn speciojn oni lokigas nune en genro Morus, la Abotan naivulon en Papasula kaj la aliajn naivulojn en Sula, sed kelkaj spertuloj opinias, ke la dek speciojn oni lokigu kune en ununura genro Sula. Ankaŭ dekomence, sulojn oni konsideris nur unu specion.

Aspekto

Norda sulo en kolonio de la Insulo Bonaventure.

Suloj estas grandaj blankanigraj birdoj kun flavecaj kapoj, longaj pintaj flugiloj kaj longaj koloj kaj bekoj. Nordaj suloj estas la plej grandaj marbirdoj en Norda Atlantiko, kun enverguro de ĝis 2 m. La aliaj du specioj loĝas en moderklimataj maroj de suda Afriko, suda Aŭstralio kaj Novzelando.

Ili kaptas fiŝojn per plonĝado ekde alte kaj persekutado de predoj enakve. Por tio ili adaptiĝis tiele:

  • - ili ne havas eksternajn naztruojn, sed interne de la buŝo
  • - ili havas aersakojn en siaj vizaĝoj kaj brustoj subhaŭte kiuj funkcias kiel bobelŝirmilo kuzenigante la frapadon kontraŭ la akvon,
  • - la okuloj lokiĝas malproksime unu de la alia survizaĝe por ebligi duokulan vidon, kiu permesu al ili taŭgan distancmezuradon.

Vivo

Nestumantaj suloj (Morus serrator) de la kolonio de Muriwai en Novzelando.

Suloj povas plonĝi ekde 30 m de alteco atingante rapidecon je 100 km/h kiam ili frapas akvon, permesante al ili kapti fiŝojn pli profonde ol aliaj aeradaptitaj birdoj. La supozata kapablo de suloj manĝi grandajn kvantojn de fiŝoj kondukis al priskribo de "suloj" kiel iu kiu tromanĝas, nome simile al "glutemuloj".

Reproduktado

Ili estas koloniaj reproduktantoj sur insuloj kaj marbordoj, kie ili demetas kutime nur unu bluecblankan ovon. La idoj estos maturaj kiam ili estos 5jaraj. Unujaraj birdoj estas tute nigraj; blanko aperas poste.

Disvastiĝo

Ili estas tiom koloniaj ke en Britio nestumas ĉirkaŭ du trionoj, ĉefe en Skotio nome en Ŝetlandoj. La aliaj nestumas en Kanado, Irlando, Ferooj kaj Islando kaj kelkaj en Francio (ekzemple en la Biskaja Golfo), la Manikinsuloj, kaj Norvegio, krom ununura kolonio en Germanio en Heligoland. La plej granda kolonio de Norda sulo estas en la skotia insularo Sankta Kildo; tie loĝas unu kvinono de la specio tutmonde konsiderata. Ankaŭ Sulasgeir ĉe la insulo Lewis, Roko Bass en Firth of Forth, Grassholm en Pembrokeshire kaj Insulo Bonaventure, Kebekio, estas gravaj reproduktejoj de la Norda sulo. La Insuloj Skellig ĉe la sudokcidenta marbordo de Irlando estas hejmo de ĉirkaŭ 27,000 paroj de Nordaj suloj, nome la dua plej granda sula kolonio en la mondo.

Evoluo

Plej fosiliaj suloj estas el fina MiocenoPlioceno, kiam la diverseco de marbirdoj ĝenerale estis multe pli altaj ol nune. Ne komplete klaras kio kaŭzis la malpliiĝon de specioj fine de la Pleistoceno; kutime oni konsideras pliiĝantan konkurencecon pro etendo de marmamuloj kaj/aŭ agadon de supernovaoj kiel tio kio kondukis al amasa formortigo de mara vivo.

La genro Morus estas multe pli bone dokumentata en la fosilia registro ol Sula, kvankam tiu lasta estas pli nombra nune. La tialoj ne estas klaraj; eble la naivuloj estis pli bone adaptataj aŭ simple bonsorte loĝis en plej taŭgaj lokoj por elteni la defiojn de la ekologia ŝanĝo de la fina Plioceno, aŭ eble ankoraŭ multaj fosiliaj naivuloj ankoraŭ atendas malkovron. Notinde, la suloj estas nune limigitaj al moderklimataj oceanoj dum naivuloj troviĝas ankaŭ en tropikaj akvoj, kaj kelkaj el prahistoriaj sulospecioj havis plian distribuadon en ekvatorajn areojn ol ties aktualaj samgenranoj.

Fosiliaj specioj de suloj estas la jenaj:

  • Morus loxostylus (komenca Mioceno de OrC Usono) —inkludas M. atlanticus
  • Morus olsoni (meza Mioceno de Rumanio)
  • Morus lompocanus (fina Mioceno de Lompoc, Usono)
  • Morus magnus (fina Mioceno de Kalifornio)
  • Morus peruvianus (Pisco, fina Mioceno de Peruo)
  • Morus vagabundus (Temblor, fina Mioceno de Kalifornio)
  • Morus willetti (fina Mioceno de Kalifornio) —iam en Sula
  • Morus sp. (Temblor, fina Mioceno de Sharktooth Hill, Usono: Miller 1961) —eble M. magnus
  • Morus sp. 1 (fina Mioceno/ komenca Plioceno de Lee Creek Mine, Usono)
  • Morus sp. 2 (fina Mioceno/ komenca Plioceno de Lee Creek Mine, Usono)
  • Morus peninsularis (komenca Plioceno)
  • Morus recentior (meza Plioceno de Kalifornio, Usono)
  • Morus reyanus – Sulo Del Rey (fina Pleistoceno de Ok Usono)

Populara kulturo

Sulo en la Kelta Maro – Irlando.
  • En multaj partoj de Unuiĝinta Reĝlando, la termino “Gannet” (sulo) estas uzata por aludi al homoj kiuj senatente manĝas grandajn manĝokvantojn ĉefe ĉe publikaj lokoj.
  • Junaj suloj estis historie uzataj kiel manĝofonto, kiel tradicio ankoraŭ praktikata en Ness (Lewis), Skotlando, kie ili estas nomataj 'guga'.
  • La Kaba sulo aperas en la filmo de 2008 nome Wild Ocean.

Referencoj

  • Miller, Loye H. (1961): Birds from the Miocene of Sharktooth Hill, California. Condor 63(5): 399-402. PDF plena teksto

Eksteraj ligiloj