Sulpicio Severo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
PRAAJ KISTANAJ VERKISTOJ
“Sulpicio Severo”
Sulpicio Severo en vitralo de la katedralo de Bourges. Temas pri SANKTA Sulpicio Episkopo, kaj ne pri la romia kristana verkisto Sulpicio Severo.
nomo = Severo
kromnomo = Sulpicio
sekso = vira
kaskiĝodato = 360 ĉirkaŭ, en Akvitanio
mortodato = 420 ĉirkaŭ
religio = kristana
aktiveco1 = advokato kaj poste monaĥo
aktiveco2 = historiisto kaj eseisto
nacio = romiulo de la Gaŭloj
apartaĵo = foje konfuzita kun Sankta Sulpicio Severo vivinta en la posta jarcento.

Sulpicio Severo (360420, estis romia kristana historiisto kaj eseisto. [1]

La malmultaj informoj pri lia vivo devenas precipe el la verkoj de lia amiko sankta Paolino el Nola kaj el Genadio.

Li havis bonegan edukon provizitan per studoj pri jurisprudenco en Burdigala, La hodiaŭa Bordeaux, kiuj lin socie levis al la famo de elokventa advokato.

Li geedziĝo kun filino de riĉa konsula familio ŝajnis lin kovris per diskrete daŭra surtera feliĉo. Sed perdinte la edzinon pro trofrua morto, komence de 390, Severo rezignis sian brilan karieron kaj sekvis sian fraton Paŭlenon por ritiriĝi en monaĥejo. Tiu subita vivoŝanĝiĝo provokis malaprobon ĉe lia patro, sed aprobon ĉe lia bopratino.

Li fariĝis intima amiko kaj entuziasma disĉiplo de sankta Marteno de Tours kaj travivis najbare de Éauze, de Tuluzo kaj en aliaj lokoj de suda Francio. Genadio, kiu pri Sulpicio Severo verkis biografion, allasas atestaĵon pri lia ordiniĝo al sacerdoteco, sed ekzistas neniu alia atesto pri lia sacerdota aktiveco.

Laŭ la sama Genadio, Sulpicio alproksimiĝis, ĉe la vivofino, al Pelagianismo sed sufiĉe frue, konsciiĝinte pri sia eraro, altrudis al si silenton ĝis la fino de siaj tagoj por pune repagi sian malprudentaĵon.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Liaj verkoj montras klaran influon, subprofile de la stilo, de Tacito kaj Salustio. Al li estas tutdikumente atribuitaj:

Tiuj du lastaj verkoj kompletigas la biografion ori sankta Marteno. Mezepokaj kopiistoj arigas la Vita martini, la Epistulae kaj la “dialogi” kvazaŭ temus pri unika verko.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (Foje, Sulpicio Sevevo historiisto estas erare identigata kun samnoma episkopo de Bourges kiu, male, forpasis en 591 kaj estas sanktulo de la Katolika Eklezio. Vidu ĉe la apuda bildo.
  2. Kune kun tiuj tri epistoloj, da tiaj al li estis atribuitaj alaj sep, kiuj tamen estis redaktitaj en Hispanio ĉirkaŭ unu jarcenton poste.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Severo Sulpicio, Vita di Martino, zorge de Fabio Ruggiero, EDB, Bolonjo, ISBN 88-10-42049-7.
  • C. Stancliffe (1983) St. Martin and his Hagiographer. History and Miracle in Sulpicius Severus (Oxford),
  • Katolikaj enciklopedioj:
    • [1] Enciclopedia_Cattolica
    • [2] Cathopedia:Voci_indispensabili
    • [3] Catholic_Encyclopedia.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]