Sulz im Burgenland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sulz im Burgenland, hungare Sóskútfalu [ŝOŝkUtfalu], kroate Šeškut estas iama vilaĝo, nun parto de Gerersdorf-Sulz en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Sulz im Burgenland situas en valo. Güssing troviĝas je 4 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam la romianoj profitis la lokajn mineralajn fontojn. La unuaj mencioj okazis en hungaraj formoj "Kapasfalua" kaj en 1469 "Soskwth". La fontoj menciiĝas en 1496 kaj en 1817 banejo ekfunkciis. Ekde 1905 oni tutlande vendis la kuracakvajn botelojn. En 1910 loĝis en Sóskútfalu 507 loĝantoj (aŭstroj en majoritato, kroatoj en minoritato). Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al Germanio). Gerersdorf bei Güssing, Rehgraben kaj Sulz im Burgenland formis novan komunumon Gerersdorf-Sulz en 1971.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]