Sumatra elefanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sumatra elefanto


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Rostruloj Proboscidea
Familio: Elefantedoj Elephantidae
Genro: Elephas
Specio: Azia elefanto E. maximus
Subspecio: E. m. sumatrensis
Elephas maximus sumatrensis
Temminck, 1847
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La sumatra elefanto (Elephas maximus sumatrensis) estas subspecio de la azia elefanto el elefantedoj. Kiel la nomo sugestas, la elefanto vivas nur en Sumatro. La sumatra elefanto estas malpli granda ol la hindiaj subspecioj kaj ĝi estas ekstreme danĝerigita besto.

La populacio de ili estas kalkulita je 2000 – 2700 sovaĝaj elefantoj (alia fonto 350-400). 65% de la elefantoj mortas pro homa persekuto (el tio 30% estas venenigo).