Sumbaj deciduaj arbaroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Situo de Sumbo.
Restoj de la arbaro kaj tipa sumba vilaĝo.
Restoj de la arbaro apud Waingapu.

La sumbaj deciduaj arbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la Wallacea-ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la terminologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF), situanta en la indonezia insulo de Sumbo. Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj. Ĝi estas parto de biodiverseco-riĉaĵejo Wallacea de la organizaĵo Naturprotekto Internacie (angle : Conservation International).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La supraĵa geologio de Sumbo primare konsistas el grejso kaj ŝlimŝtono, kun iuj magmorokaĵaj intruzioj kovritaj de pli freŝdata kalkoŝtono [1]. Sumbo estas fragmento de la gondvana terkrusto kiu estis disigita antaŭ proksimume 20 milionoj da jaroj, multe da tempo antaŭ Timoro [2].

La insulo estas sufiĉe kruda, konsistante el dispecetigitaj altebenaĵoj. Estas tre malmulte da areo super 1 000 metroj, kaj la plej alta pinto en la insulo mezuras 1 225 metrojn. Precipitaĵo en Sumbo estas sezona, kaj surbaze de la Klimata klasifiko de Köppen, tiu ĉi ekoregiono situas en la tropika seka klimatozono.

Flaŭro[redakti | redakti fonton]

Historie, Sumbo eksportis santal-lignon kaj estis konata kiel Santal-ligno Insulo [3].

La natura superreganta vegetaĵaro de la insulo estis decidua musona arbaro [4] dum la al sudo turniĝantaj deklivoj, kiuj restas humidaj dum la seka sezono, estas kovritaj de malaltaĵa ĉiamverda pluvarbaro. La plej vasta kaj grava de tiuj pluvarbaraj areoj estas la masivo de Vangameti-Lajvanga-Monto en orienta Sumbo, ĉefan akvokaptaĵon. En orienta Sumbo troviĝas vastaj galeriaj arbaroj en ravinoj kaj laŭlonge de riveroj. Ili konstituas ĉeriverajn arbarojn tra malfermaj herbejoj aŭ savanoj. La savana subarbaraĵo gastigas endemian insektovoran drozeron (Drosera indica).

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Restoj de la arbaro apud Waikabukak.

Ekzistas kelkaj mamuloj sed la insulo estas precipe riĉa je birdovivo kun preskaŭ du cent birdospecioj de kiuj sep endemiaj specioj kaj kelkaj aliaj estas trovitaj nur ĉi tie kaj sur kelkaj proksimaj insuloj. La endemiaj birdoj inkludas kvar vundeblajn speciojn : la sekreteman Ninox rudolfi (strigedoj), Turnix everetti (turnicedoj), Ptilinopus dohertyi (kolombedoj), Rhyticeros everetti (buceredoj), same kiel tri pli komunajn speciojn, Treron teysmannii (kolombedoj), Ficedula harterti (muŝkaptuledoj), Cinnyris buettikoferi (nektariniedoj).

Rhyticeros undulates estas ĉiam pli minacata de formorto. Arbitra senarbarigo ĉiam pli malebligas ĝian postvivadon. La populacio estas taksita je malpli ol 4 000 kun averaĝa denseco de 6 individuoj po kvatrata kilometro. Birdo de tiu specio povas flugi tien kaj reen en areo de ĝis 100 kvadrataj kilometroj.

Minacoj kaj konservado[redakti | redakti fonton]

La plej granda parto el la origina arbaro estis hakita por la plantado de maizo, manioko kaj aliaj kultivaĵoj tiel nur malgrandajn izolajn pecetojn restas. Krome tiu senigo estas daŭranta pro la elkreskanta loĝantaro de la insulo kaj tio minacas la birdovivon [5]. En 1998 du naciaj parkoj estis indikitaj sur la insulo por la protekto de endanĝerigitaj specioj: Nacia parko Laiwangi Wanggameti kaj Nacia parko Manupeu Tanah Daru.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Whitten, T., and J. Whitten 1992 : Wild Indonesia. New Holland, London.
  2. angle Monk, K. A., Y. de Fretes, and G. Reksodiharjo-Lilley 1997 : The Ecology of Indonesia. Volume V: The ecology of Nusa Tenggara and Maluku. Periplus Editions, Hong Kong
  3. angle Goodall, George (Editor) 1943 : Philips' International Atlas, map 'East Indies', George Philip and Son, London, pp. 91-92.
  4. angle Stattersfield, A. J., M. J. Corsby, A. J. Long, and D. C. Wege. 1998 : Global Directory of endemic bird areas. Cambridge, UK: Birdlife International.
  5. angle WWF : Sumba deciduous forests

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Wikramanayake, Eric; Eric Dinerstein; Colby J. Loucks; et al. 2002 : Terrestrial Ecoregions of the Indo-Pacific: a Conservation Assessment, Island Press, Vaŝintono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj
AA0201 Malgrand-sundaj deciduaj arbaroj  Indonezio
AA0202 Novkaledoniaj sekaj arbaroj  Nov-Kaledonio
AA0203 Sumbaj deciduaj arbaroj  Indonezio
AA0204 Timor-Ŭetaraj deciduaj arbaroj  Indonezio

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]