Sun Jatsen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sun Jatsen
孫文
孫中山
孫逸仙
Sun Jatsen

En funkcio:
1-a de januaro 1912 – 1-a de aprilo 1912
Vicprezidento Li Yuanhong
Antaŭulo ofico ĵus kreita
Sekvanto Yuan Shikai

Naskiĝo 12-a de novembro 186624-a de novembro 1870
en Zhongshan, Ĉina Imperio
aŭ eble Reĝlando de Havajo
Morto 12-a de marto 1925
en Pekino, Ĉinio
Nacieco ĉina
havaja
Politika partio Kuomintang
Edzo/ino Lu Muzhen (1885 – 1915)
Soong Ching-ling (1915 – 1925)
v  d  r
Information icon.svg

SUN YatsenSUN Yat-senSUN Jatsen (n. 12-an de novembro 1866 en Hsiang-shan, provinco Kuangtung, Ĉinio – m. 12-an de marto 1925 Pekino) estis gvidanto de la ĉina Kuomintang (Nacia Partio), la unua, provizora prezidento de la Ĉina Respubliko (1911–12), patro de la moderna Ĉinio.

Juna epoko[redakti | redakti fonton]

Statuo de Sun Jatsen kiel lernejo knabo en Honolulu, Havajo, aĝo 13
Statuo de Sun Jatsen kiel lernejo knabo en Honolulu, Havajo, aĝo 13

Li naskixgis en malriĉa familio en Sud-Ĉinio. Lia frato (Sun Mei) kunportis lin al Honolulu en 1879 (la frato jam pli frue elmigris kaj laboris kiel laboristo sur Havajo). Tie renkontis li unuafoje la okcidentan kulturon. Li vizitis 3 jarojn la britan misionan lernejon, poste unu jaron la usonan Oahu College. Al lia frato ne plaĉis, ke Sun alproksimiĝas al la kristanismo kaj pro tio Sun en 1883 reiris al la naskiĝvilaĝo. Li plulernis ekde aŭtuno de 1884 en Hongkongo en eklezia lernejo, en 1885 plulernis en centra lernejo de la registaro (konata pli poste kiel Queen's College). Tiutempe li edzinigis je Lu Mu-chen (1867–1952). El tiu geedzeco naskiĝis unu filo kaj du filinoj. Usona misionisto baptis lin en 1884 aŭ 1885. Post nova vizito en Honolulo, li registris sin en 1886 en la Medicina Lernejo de la Kantona Hospitalo, poste plustudis en la Ĉina Medicinscienca Universitato de Hongkongo kaj diplomiĝis en 1892.

Sun Jatsen indignis pri subpremo de Ĉinio fare de la pli evoluintaj landoj. Li translokiĝis norden en 1894 – interrompante la kuracistan praktikadon – kaj ekpolitikumis. Li verkis longan leteron al Li Hung-changnak, ĉefguberniestro de Po Hai, en kiu li skizis, kiel povus Ĉinio denove fortiĝi. Li-n ne interesis la proponoj de Sun, nur iom instigis lin la agrikulturaj planoj pri silkraŭp-bredado. Sun revenis pro tiu apogeto al Honoluluo kaj tie fondis la Asocion de Revivigo de la Ĉina Socio (Hsing-Chung hui). Ĝin formis nur subgradaj oficistoj, kamparanoj, metiistoj el la provinco Kuangtang.

Elmigreja epoko[redakti | redakti fonton]

La ĉina-japana milito (1894–95) finiĝis per malvenko kaj depresio de Ĉinio. Sun veturis en 1895 al Honkongo por organizi ribelon en Kantono. Post kiam li fiaskis, li fuĝis el Ĉinio kaj restis eksterlande dum 16 jaroj. Oni arestis lin en 1896 kaj li estis kaptita dum 13 tagoj en la londona ambasadejo de Ĉinio. La ambasadejo volis lin veturigi al Ĉinio, sed Sun sukcese konvinkis britan dungiton de la ambasadejo kaj tiel li informis je James Cantlie, iaman dekanon de la Hongkonga Medicinscienca Universitato. La brita eksterafera ministerio protestis kaj oni liberigis Sun-on. La incidento havis grandan gazetaran eĥon kaj tio helpis politikan vojon de Sun.

Plimulton de la postsekvaj 8 monatoj, li pasigis en leghalo de la British Museum, poste vojaĝis tra Kanado al Japanio, kie li alvenis julie de 1897. Tie li konatiĝis kun kalandoro Miyazaki Torazu, kiu aŭdis pri la skandalo en Londono kaj emis helpi politikan karieron de Sun. Miyazaki Torazu konatigis lin al multaj influhavaj personoj, kiuj donis politikan kaj materialan helpon por la ĉina politikisto.

Li partoprenis dum tumultoj de 1900 en sekretaj agadoj, kiujn direktis brita guberniestro de Honkongo, Sir Henry Blake kaj la grava ĉino Ho Kai. Ili volis konvinki je Li Hung-chang pri disiĝo de la Ch'ing-imperio kaj elvoko de regiona sendependeco. Laŭ invito de konatuloj de Li, Sun veturis al Honkongo, sed li flaris kaptilon kaj ne elŝipiĝis. Lin reprezentis dum la interparolo Miyazaki kaj du aliaj japanoj.

Fondo de la Alianca Asocio[redakti | redakti fonton]

La jaro 1903 estis grava por Sun, ĉar ekde tiam liaj sekvantoj alvenis el la edukita socitavolo. La turnopunkton kaŭzis du faktoj: subenfalo de dinastio Ch'ing kaj efika propagando de Liang Ch'i-ch'ao. La reformisma Liang fuĝis ankoraŭ en 1898 al Japanio, kie li fondis ĉinan presejon kaj eldonejon, kiuj iĝis tuj sukcesaj. Liang ĉiam agadis kontraŭ la fakte direktanto, la patrina imperiestro, tiel malstabiligis la landon. Li proponis elirvojon per revolucio. Sun iĝis tre populara inter la ĉinaj studentoj studantaj eksterlande. Li organizis plurajn revoluciajn ĉelojn en Eŭropo (1904) kaj li gvidis en 1905 la revolucian Aliancan Asocion (T'ung-meng hui), fonditan en Tokio. En la sekvaj tri jaroj, eldonaĵo de la asocio (Min pao) faris efikan propagandon.

Pro la malkreskanta monfluo al la Alianca Asocio kaj daŭraj malsukcesoj, la membroj seniluziiĝis. Sun estis forigita el Japanio (1907), oni malpermesis por li veturon al Hindoĉinio, Honkongo.

Li veturis dum unu jaro en Eŭropo kaj Usono kaj en junio de 1910 revenis al Azio, kie li kaj konatuloj decidis akiri potencon en Kantono. Kvankam ĉifoje li akiris grandan monsumon en Kanado kaj Usono, la kantona tumulto estis tuta fiasko.

La imperiestra kortego dumtempe instigis reformojn ekde 1901 (por reteni la potencon), sed la intelektularo trovis tion tro malrapida.

Revolucio en 1911 kaj postaj bataloj[redakti | redakti fonton]

En 1911, la Ch'ing-registaro decidis ŝtatigi la fervojajn ĉefliniojn kaj per tio ekis konfliktojn inter la ŝtato kaj la lokaj potenculoj. Okazis tumultoj en Seĉuan, Vuhan kaj aliaj regionoj. La ribelo en Vuhan estis sukcesa kaj tio instigis aliajn regionojn por pluaj ribeloj.

Sun Jatsen tiutempe estis en usona Denver kaj revenis nur en decembro al Ŝanhajo. La komisiitoj en Nankingo elektis lin provizora prezidento. Sun sciis, ke la sistemo estas malforta kaj interkonsentis kun iama ĉefkanceliero Jüan Si-kaj, al kiu la kortego donis plenpotencon. La 12-an de februaro 1912, abdikis la imperiestro, unu tagon poste eĉ ankaŭ Sun, kiun sekvis Jüan la 14-an en la prezidenta posteno.


En septembro de 1912, Jüan nomumis Sun fervojevoluiga ĉefdirektoro. Ilia kunlaboro interrompis, kiam mortis Sung Ĉiao-ĵen en marto de 1913 direktinto de Kuomintango. Tiam ekis nova revolucio, kiam Sun kaj Jüan kontraŭstaris unu la alian. Sun estis venkita kaj fuĝis al Japanio. Kvankam li ofertis grandajn koncesiojn por la japanoj, ne ricevis helpon.

Sun fremdigis multajn revoluciulojn, ĉar li pretendis pri ilia fidelĵuro. Oni atakis lin, kiam li edzinigis lian sekretariinon en novembro de 1914 (Sung Ĉing-ling), sed li tiam ankoraŭ ne divorcis de lia unua edzino.

Potenco de Jüan kolapsis 1916 pro interna kaj ekstera premo. Unu jaron poste, Sun iris de Ŝanghajo al Kuangtung por organizi movadon kontraŭ la ĉefministro Tuan Ch'i-jui. Oni elektis lin en julio generalisimo de la separatisma reĝimo. Li perdis apogon de loka estro Lu Jung-t'ing (meze de 1918) kaj tiel reiris al Ŝanhajo, post abdiko.

Ĉar li ne ricevis apogon de la okcidento kaj Japanio, li turnis sin al Rusio. Lin vizitis la soveta diplomato Adolf Joffe en 1922 kaj 1923 en Ŝanhajo. Dum la dua vizito, ili eldonis deklaron, ke la komunisma sistemo estas uzebla ankaŭ en Ĉinio, Rusio abdikas pri la ĉiniaj pretendoj kaj restas en Interna Mongolio. Aliflanke la Ĉina Komunista Partio decidis pri kunlaboro kun Kuomintang.

La reprezentanto de Komintern, Miĥail Borodin, alvenis en Kantono en oktobro de 1923 kaj baldaŭ akiris fidon de Sun. Komence de 1924, Sun traorganizis la Kuomintangon laŭ ekzemplo de la Soveta Komunista Partio kaj oni eĉ elektis tri komunistojn al la centra komitato kaj kreis Militaran Akademion. Li serie prelegis pri lia ideo, pri la tri popolaj principoj (naciismo, demokratio kaj popola bonstato) kaj nacia rekonstruo.

Sun Jatsen mortis en marto de 1925 pro kancero. Oni rezervis lian ĉerkon ĝis 1929 en templo de Hsi-shan, poste oni transportis ĝin al maŭzoleo de Nanking.