Suna Zono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Suna Zono, markita ruĝe.
Suna Zono, markita ruĝe.

La Suna Zono, en angla Sun Belt, estas regiono de Usono ĝenerale konsiderata etenda tra sudo kaj sudokcidento (la geografia suda Usono). Alia proksimuma limo de la regiono estas la areo sude de la 36a paralelo, norda latitudo. Ĉefa difina karaktero de la Suna Zono estas sia varma-temperata klimato kun ampleksaj someroj kaj mallongaj, relative mildaj vintroj; Florido, la Golfa Marbordo, kaj suda Teksaso, tamen, havas veran subtropikan klimaton.

La Suna Zono spertis substancan populacikreskon ekde la 1960-aj jaroj pro eksplodo de alveno de enmigrintoj, kaj leĝaj kaj kontraŭleĝaj, ekapero de bebokresko, kaj allogo de milda vintra klimato. Tiu populacikresko estis malpli substanca en Luiziano, Misisipio, kaj Alabamo kompare kun ties okcidentaj kaj orientaj najbaraj ŝtatoj. Ankaŭ, dum la pasintaj kelkaj jardekoj, klimatizilo faciligis eviton de varmo fare de homoj en partoj de la regiono dum somero. Malfacilaĵoj en liverado de akvo iĝas komuna problemo en la regiono.[1][2]

Difino

La Suna Zono enhavas la sudan trionon de Usono kaj estas kutime konsiderata inkludanta la ŝtatojn de Alabamo, Arizono, Florido, Georgio, Luiziano, Misisipo, Nov-Meksiko, Suda Karolino, Tenesio, Teksaso, duonon de Kalifornio (ĝis matropolita areo de Sakramento), kaj almenaŭ partojn de Arkansaso, Norda Karolino, kaj de suda Nevado. Pli etenda difino inkludas la ŝtatojn de Kolorado, Oklahomo, Virginio, Utaho, kaj la tuton de Kalifornio kaj Nevado.[3][4]

Verkisto kaj politika analizisto Kevin Phillips plendis, ke li stampis la terminon "por prikribi naftoproduktan, militan, aerospacan kaj distran landon etenda el Florido al Kalifornio" en sia libro de 1969 nome The Emerging Republican Majority.[5]

La termino "Sun Belt" iĝas sinonima kun la suda triono de la lando komence de la 1970-aj jaroj. Estis ŝanĝo en tiu periodo el iama ekonomie kaj politike grava nordoriento al la sudo kaj okcidento. Faktoroj kiaj alta enmigrado de laboristoj el Meksiko, pli varma klimato, kaj kresko de la agrikultura industrio permesis ke la suda triono de Usono kreskis ekonomie. La klimato helpis ne nur la agrikulturan kreskon, sed ankaŭ permesis multajn emeritulojn moviĝi al komunumoj en la regiono, ĉefe en Florido kaj Arizono.

Projektoj

Medioj

Ĉefaj urboj

Plej grandaj metropolitaj areoj[6]
Nomo Populacio
(milionoj)
Malneta metropolita produkto
(miloj da milionoj da US$)
Areo de Los-Anĝeleso 18.88 (2009 censo) $697.9
Areo de San-Francisko 7.15 (2010) $298.3
Areo de Dallas – Fort Worth 6.8 (2009 censo) $379.9
Areo de Granda Houston 5.96 (2009 censo) $403.2
Areo de Atlanta 5.83 (2009 censo) $269.8
Areo de Granda Miami 5.54 (2009 censo) $261.3
Areo de Fenikso 4.36 (2009 censo) $187.4
Areo de San-Diego 3.05 (2009 censo) $169.3
Internaciaj regionoj
San Diego–Tijuana 5.0 (2009 censo) $176
El Paso–Juárez 2.5 (2005 censo)
Ĉefaj urboj
Ŝtato Urbo
Kalifornio Bakersfield, Fresno, Long Beach,
Los-Anĝeleso, Oakland, Riverside, San Bernardino,
San Diego, San Jose, San-Francisko
Nevado Lasvegaso
Arizono Fenikso, Tucson, Flagstaff
Nov-Meksiko Albuquerque, Las Cruces, Rio Rancho, Santa Fe
Teksaso Aŭstino, Corpus Christi, Dallas,
El Paso, Fort Worth, Houston,
San Antonio
Luiziano Baton Rouge, New Orleans
Alabamo Birmingham-Hoover, Mobile, Montgomery
Misisipio Jackson
Georgio Atlanta, Augusta, Columbus, Savannah
Tenesio Chattanooga, Clarksville, Knoxville, Memphis, Naŝvilo
Florido Fort Lauderdale, Jacksonville, Miamo,
Orlando, Sankt-Peterburgo, Tampa, West Palm Beach
Norda Karolino Charlotte, Greensboro, Raleigh,
Winston-Salem, Durham, Wilmington, Jacksonville
Suda Karolino Charleston, Columbia, Greenville


Koordinatoj: 32° N 100° U / 32 °N, 100 °U / 32; -100 (mapo)

Notoj

  1. http://www.theatlanticcities.com/jobs-and-economy/2012/02/where-pittsburgh-has-sun-belt-beat/1158/
  2. Woods, Michael, "Desert-Like Conditions Hurt Sun Belt", 18 January 1981. , represita de Google News Archive
  3. Sun Belt ĉe encyclopedia.com, el Columbia Encyclopedia.
  4. Sun Belt ĉe infoplease, el Columbia Encyclopedia.
  5. Phillips, Kevin, "How the GOP Became God's Own Party", 2a Aprilo 2006. Kontrolita 5a Septembro 2012.
  6. U.S. Metro Economies: Gross Metropolitan Product with Housing Update, The United States Conference of Mayors, Junio 2008