Suna lumeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La suna lumeco L_\odot estas unuo de heleco (povumo disradiata en formo de fotonoj) kutime uzata per astronomiistoj por priskribi la helecojn de steloj. Ĝi estas egala al la aktuala akceptita heleco de la Suno, kiu estas 3,839 × 1026 W, aŭ 3,839 × 1033ergo/s.[1] Noto ke the Sun estas malmulte varianta stelo kaj ĝia heleco pro tio ne estas konstanto. Vidu en suna variado.

Kalkuladoj kun ĉi tiu valoro[redakti | redakti fonton]

Oni povas kalkuli kiu kvanto da suna povumo falas sur la Teron per komparo de la kruci sekcia areo de la Tero kaj la tuteca surfaca areo de sfero kun radiuso egala al la distanco inter la tero kaj la suno.

  • La tera radiuso estas 6,378 km.
  • La tera kruca sekcia areo estas areokruca de tero = π×radiusotero2 = 128000000 km2.
  • La averaĝa distanco inter Suno kaj Tero estas proksimume radiusosfero = 150000000 km.
  • La surfaca areo de la sfero areosfero = 4×π×radiusosfero2 = 2,82×1017 km2 = 2,82×1023 m2.
  • Povumo atinganta la Teron Ptero = Psuno × areokruca de tero / areosfero = 1,77×1017 W.
  • La povumo falanta sur kvadratan metron de areo sur Tero estas Psuno / areosfero = 3,839 × 1026 W / ( 2,82×1023 m2 ) = 1387 W/m2, kio estas la suna konstanto. Ĉi tiu valoro temas pri areo kiu estas perpendikulara al la sunaj radioj. Tiel en ĉi aparta loko ĉi tiu povumo sur surfaco de tero okazas nur kiam Suno estas en zenito.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Carroll, Bradley W.; Dale A. Ostlie (2007). An Introduction to Modern Astrophysics - Enkonduko al Moderna Astrofiziko Apendico A. Pearson Addison Wesley. ISBN 0-8053-0402-9.