Sunda Markolo
| Sunda Markolo | ||
|---|---|---|
| Sunda Markolo | ||
| Ligas akvejon | Java Maro | |
| kun akvejo | Hinda Oceano | |
| Disigas landoparton | Sumatro | |
| de landoparto | Javo | |
| Datoj | ||
| 5° 55′ S, 105° 53′ O-5.9205555555556105.88583333333Koordinatoj: 5° 55′ S, 105° 53′ O | ||
|
|
||
| Longo | 200 km | |
| Plej malgranda larĝo | 30 km | |
| Plej granda profundo | 100 m | |
| Marbordaj lokoj | Merak, Bakahuni | |
| Insuloj | multnombraj, inter tiuj Krakatau, Sangiang | |
| Mapo de Sunda Markolo (france) | ||
Sunda Markolo (indonezie : Selat Sunda) estas markolo inter la indoneziaj insuloj Javo kaj Sumatro. (Oni evitu tie ĉi la uzadon de la termino "Sundo", kiu indikas markolon inter Danujo kaj Svedujo). Meze de Sunda Markolo troviĝas la vulkana insulo Krakatoa, kaj pli al nord-oriento, je la pli mallarĝa parto de la markolo, la insulo Sangiang. Sunda Markolo estas ligilo inter Java Maro kaj Hinda Oceano.
Projekto de ponto [redakti]
Dum la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, oni proponis la konstruadon de ponto tra Sunda Markolo, ideon kion oni ankaŭ reprenis dum la 90-aj jaroj. En oktobro de 2007 la projekto estis anoncita kiel tuj plenumonta, kun difino de dato de eko kaj de fino de la lavoroj. Por faciligi la superpontadon de la markolo, oni volas uzi la insulojn de Ular, Sangiang kaj Prajurit. La ponto havos altecon de ĉirkaŭ 70 metrojn super marnivelo, por permesi la pasadon de ĉiaj tipoj de ŝipoj.
-
Mapo de Sunda Markolo de 1729.
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Indonezio |