Sunkolektoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sunkolektoro estas instalaĵo por energiogajno. La kolektoro "kolektas" kaj absorbas la radiojn (energio); male al la fotovoltaikaj instalaĵoj ĝi uzas ankaŭ la energion de la longondaj radioj ĝis la infraruĝa radia areo (varmoradiado) ĉe difuza lumo.

Sunkolektoroj atingas relative altan efikecon – tipe inter 60 kaj 75 % – ĉe prilaboro de la radiado. Plej gravaj partoj de la kolektoroj estas la absorbilo, kiu akceptas la varmon kaj direktas ĝin al plej ofte likva varmoportanto. Per helpo de la varmoportanta likvo estas la varmo forportita el la kolektoro kaj fine konservita aŭ uzita rekte.

Por eviti perdon de varmo necesas bona izolado de la absorbilo kontraŭ la medio. Laŭ la izola teknologio oni distingas

La kolektoro estas la centra parto de la termika suninstalaĵo, kiu uzatas por produkti varman akvon kaj malofte por hejtado.

Specialaĵo estas la termosifonkolektoro, kiu estis evoluigita por suninstalaĵoj, kiuj laboras sen pumpilo per la gravito. La termosifonkolektoro entenas ofte jam varmakvan rezervujon kaj prezentas tiel kompletan, simplan suninstalaĵon precipe en varmegaj landoj (ekzemple Grekio, Turkio, Izraelo).

Konstrua skemo

La apuda skemo skizas la konstruon de platkolektoro kun la plej gravaj partoj. La radioj trapasas vitroplaton kaj trafas absorbilon. Ĉe la altrafo de la radioj, la kurtonda radio transformiĝas al longonda radio (varmoradiado). La tiam estiĝantan varmon rezervas la izolaĵoj de la kolektoro ĉiuflanke.

La varmo, kiun la absorbilo ne kapablis akcepti aŭ kiu kiel emisio estas denove elradiita, estas reflektita per vitra plato. Tie la radiado estas kaptita en la kolektoro. Tiun efikon oni priskribas kiel varmokaptilon aŭ forcejan efikon.

La varmegigita absorbilo transdonas la varmon al la – kun la absorbilo kunligita – varmoportanta likvaĵo, fluanta en kupro- aŭ aluminiotuboj. La likvaĵo transportas la kolektitan varmoenergion al la konsumanto aŭ varmodeponejo. Ekzistas suninstalaĵoj kun malferma likvoflua cirkulado, ĉe kiuj la absorbilon trafluas la uzota akvo (antaŭ ĉio ĉe termosifoninstalaĵoj). En regionoj, kie minacas pli granda frostodanĝero, oni uzas dividitan likvofluan cirkuladon, ĉe kiuj la varmo estas transigita al la uzota akvo en fermita likvoflua cirkulado per varmoŝanĝilo.

Absorba tekniko

La absorbilo devas la rektan kaj difuzan radiadon akcepti kaj transformi al varmo (absorbo). Ĝi devas samtempe kaj laŭeble malmultan varmon emisii, tio estas ĝi devas teknike elekte funkcii.

En varmegaj landoj oni ofte uzas absorbilojn, kiuj estas kovritaj nur per t.n. sunlako. Tiu lako estas tre varmorezista kaj ĝenerale nigra, por atingi la plej altajn absorbajn valorojn. Sed samtempe ankaŭ la emisiaj valoroj estas altaj kaj tial malbonaj; granda parto de la kaptita varmo estas denove rekte forradiita.

Por minimumigi la energiajn perdojn oni uzas en malpli varmaj landoj alte-elektan kovraĵojn, kiu certigas absorban valoron super 90 % kaj emisiajn valorojn sub 10 %.

Kovraĵoj:

  • nigrakroma kovraĵo kovris per galvana proceso la kupran kaj aluminian absorbilan platon. Ĝi estis ĝis la jaro 1997 merkatorega, sed ne medioamika kovraĵo.
  • nigra nikelo
  • titanbazita blua farbaĵo, en formo de titan-nitrit-oksida kovraĵo (firmao TiNox [1]).

Sunvitro

Oni evoluigis specifan vitron por la kolektoroj, kiu entenas malpli da fero ol normala vitro. Optike ĝi estas klara ĉe la eĝo, dum fenestra vitro havas verdetan koloron.

Uzareo

  • lavado
  • banado
  • domhejto

Oni devas distingi de la termikaj kolektoroj la sunĉelojn, sunpanelojn, kiuj la energion transformas al elektra energio (fotovoltaiko).

Legu: termika suninstalaĵo, termokemia varmodeponejo, sunforno,