Sunmakulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunmakuloj de 2004
Sunmakuloj de 2004
sunmakuloj
sunmakuloj
Mehrere Sonnenfleckengruppen mit Umbra und Penumbra, 16. Mai 2000, große Sonnenfackeln rechts und unten
Mehrere Sonnenfleckengruppen mit Umbra und Penumbra, 16. Mai 2000, große Sonnenfackeln rechts und unten
Sunmakulo evoluiĝas: Bündel von Magnetfeldlinien treten aus dem Inneren der Sonne aus.
Sunmakulo evoluiĝas: Bündel von Magnetfeldlinien treten aus dem Inneren der Sonne aus.

Sunmakulo estas regiono sur la Suna supraĵo (fotosfero), kiu havas pli malaltan temperaturon ol ĝia ĉirkaŭaĵo, kaj intensan magnetan agadon. Kvankam sunmakuloj estas blindige helaj, je temperaturoj de proksimume 5000 K, la kontrasto kun la ĉirkaŭa materio je proksimume 6000 K igas ilin klare videblaj kiel mallumaj makuloj. Interese, se ili izoliĝus de la ĉirkaŭa fotosfero, ili estus pli helaj ol lumarko.

Aktiva regiono 9393, kiel vidita per la instrumento MDI sur SOHO (Suna kaj Heliosfera Observatorio), enhavis la plej grandan aron da sunmakuloj iam observitan dum la aktuala suna ciklo. Je la 30-a de marto 2001 la tuta areo de la sunmakuloj en la aro estis dek-trioble la areo de la tuta supraĵo de la Tero. Ĝi estis la fonto de multaj flagraĵoj kaj elĵetaĵoj el korona materio, inkluzive de unu el la plej grandaj flagraĵoj registritaj dum dudek kvin jaroj je la 2-a de aprilo 2001. Kaŭzita de intensaj magnetaj kampoj eliĝantaj el la interno, sunmakulo aperas malluma nur en kontrasto kun la restaĵo de la suna supraĵo, ĉar ĝi estas iomete pli malvarma ol la nemakulitaj regionoj.

La suna ciklo[redakti | redakti fonton]

Kiel spuri sunajn ciklojn - video de la jutuba kanalo Scivolemo.

La unua precize datita observado de sunmakulo estis farita fare de ĉinaj astronomoj de la Han-dinastio en 28 a.K.

En 1843 la amatora astronomo Heinrich Schwabe trovis, ke la nombro de sunmakuloj sekvas ciklon. Intertempe astronomio scias, ke ĝin kaŭzas cikla variado de la suna magnetkampo, kiu ade inversigas sian direkton kaj por tio devas pasi tra forteco de preskaŭ nulo. Tia sunmagneta ciklo daŭras proksimume 22 jarojn (supozeble inter 21,4 kaj 22,2 jaroj); ĉar por la sunmakuloj la direkto de la magneta kampo estas egala, ilia ciklo longas nur 11 jarojn. La cikloj ne estas tre regulaj; la tempo inter du maksimumoj forte varias.

Esploroj montris, ke ne nur la longo de la cikloj varias, sed ankaŭ la forto de la maksimumoj. Estas sciate, ke en la lastaj jarcentoj okazis tri periodoj, kiam sunmakuloj preskaŭ mankis. Oni nomas ilin "minimumoj de sunmakula aktiveco":

La tri lastaj minimumoj estas parto de pli longdaŭra malmultiĝo de suna aktivado, kiu daŭris pli ol 400 jarojn. Pro la malmultiĝo de sunaj flagroj la makulaj minimumoj kaŭzas malvarmiĝojn de Tero; iuj nomas ilin "malgrandaj glaci-epokoj". Dum la Maunder-Minimumo la Balta maro kaj rivero Tamizo regule glaciiĝis dum du vintraj monatoj; post 1813/14 ĝis nun Tamizo neniam glaciiĝis..

Efiko al la Tera temperaturo[redakti | redakti fonton]

Dum jaroj kun malpli granda nombro de sunmakuloj la suna radiado malpliiĝas per ĉirkaŭ 1%. La jaroj inter 1645 kaj 1715, la tiel nomata minimumo de Maunder, kiam ne estis sunmakuloj estis ankaŭ la jaroj de la malgranda glaciepoko. Estas neklara, cŭ la etaj ŝanĝoj de la suna aktiveco sufiĉas kiel kaŭzo de la grava ŝanĝo de la klimato.

Efiko al la propagado de radio-ondoj[redakti | redakti fonton]

Kun la ŝanĝiĝo de la suna aktiveco ankaŭ la ionosfero de la Tero. Tio havas ankaŭ efikojn al la propagado de mallongaj radioondoj. Dum periodo de alta nombro de sunmakuloj la kondiĉoj por longdistancaj radiokontaktoj estas speciale bonaj.

Vidu ankaŭ Amatora radio