Sunokulvitroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunokulvitroj kun brun-farbitaj vitroj

Sunokulvitro (sunŝirma okulvitro) estas okulvitro kun farbitaj aŭ nefarbitaj vitroj. Ĝia celo estas ŝirmi la okulojn pro la neagrablaj aŭ damaĝaj efikoj de la sunlumoj. La konvenaj okulvitroj malhelpas ĉiujn ondolongojn sub 400nm (UV-A, -B, -C). Aldone, la bula parto de videbla lumo devas reduktiĝi je 10% inter 400 kaj 470nm.

La sunokulvitro estas persona ŝirmekipaĵo laŭ EK-direktigo 89/686/EWG.

La teknika normo por la sunokulvitroj estas DIN EN 1836 de 1997. Laŭ tiu normo, oni sekve grupigas la sunokulvitrojn:

Kategorio: Lumtralasa grado: Priskribo:
ekster la normo 3% ekstreme malhela glaĉer-okulvitro
4 8% tre malhele farbita
3 18% malhele farbita
2 43% mez-malhele farbita
1 80% malforte farbita
0 100% nefarbita aŭ tre fajne farbita

Oni permesas uzon de sunokulvitroj nur el la kategorioj de 0 ĝis 3 publika (sur strato).

La sunokulvitroj ne taŭgas por veldado, por kio ekzistas specifaj filtriloj kaj vitroj.

La materialo de la vitroj estas minerala vitro aŭ malpeza poliakrilo, la koloro varias de la bruna ĝis flava, ruĝa ks.

Ekzistas specifaj travideblaj vitroj, kiuj dunkliĝas (malheliĝas) je lumo (precipe je lumo kun UV-radioj). Ĉar la malhela vitro pli malrapide reheliĝas, tiel ĝi ne taŭgas por aŭtostirado, kiam la helo kaj malhelo rapide ŝanĝiĝas (tra tuneloj en montaro).

Famaj kaj tiel kostaj markoj estas sunokulvitroj de firmaoj Bausch & Lomb (marko: Ray-Ban), Porsche Design, OakleyRodenstock kaj licencaj markoj de konataj mod-firmaoj (Armani, Chanel ktp.).

Okulvitrojn portas ofte la blinduloj, inter ili famas Ray CharlesHeino.

La okulvitroj disvatiĝis komence inter la aktoroj de la 1900-aj jaroj por protekti la okulojn kontraŭ la fortaj lumoj surscene.

La aviadilaj sunokulvitroj de Ray Ban aperis en 1936 por la usona aerarmeo. Ĝi havis metalan framon.