Ombrelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sunombrelo)
sunombreloj en Uzbekio
Testado de ŝtormpluvombrelo en Roterdamo

Ombrelo (el la angla umbrella) estas kontraŭpluva aŭ kontraŭsuna portebla ŝirmilo, konsistanta el tenilo kaj ŝtofo aŭ papero ronde streĉita sur vergetoj.

La pluvombrelo estas akvoimuna ombrelo taŭga por ŝirmi kontraŭ pluvo. Konjekteble tio estas ĉina invento: plej unuaj videblas sur stampbildoj de la 2-a jarcento a.K. De Ĉinio pluvombrelo iras al Persio, kaj al Anglio, komence de la 18-a jarcento, danke al mondvojaĝinto Sir Jonas Hongway. Rimarkeblas, ke malgraŭ ties komprenebla uzutilo en pluvema klimato, tiu novaĵo nur tre malfacile enradikiĝis.

La sunombrelo taŭgas por ŝirmi de sunlumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]