Sunrise Izumo/Sunrise Seto
Sunrise Izumo (japane: サンライズ出雲 [Sanraizu-Izumo]) kaj 'Sunrise Seto (サンライズ瀬戸 [Sanraizu-Seto]) estas du tranoktaj super-ekspresaj trajnoj de Okcident-Japania Fervoja Kompanio kaj Tokaja Fervoja Kompanio, kiu ligas Tokion kun urboj en la okcidenta parto de Japanio.
Trafiko [redakti]
La super-ekspresoSunrise Izumo kuras ĉiutage inter Stacio Tokio kaj urbo Izumo en Gubernio Ŝimane. La super-ekspreso Sunrise Seto kuras ĉiutage inter Stacio Tokio kaj urbo Takamacu en Gubernio Ehime, situanta sur la insulo Ŝikoku.
La super-ekspresoj Sunrise Izumo kaj Sunrise Seto kune kuras inter Stacio Tokio kaj stacio Okajama. De Tokio, la 14-vagona trajno haltas tra Jokohamo, Atami, Numazu, Fuĝi, Ŝizuoka, Hamamacu, Himeĝi kaj Okajama. De Okajama Sunrise Izumo (7-vagona) kuras al Izumoŝi. Sunrise Seto (alia 7-vagona trajno) kuras al Takamacu trapasinte tra Ponto Granda Seto.
Por veturado de Okajama al Tokio, ili haltas ĉe la stacioj Himeĝi, Sannomija, Osako, Ŝizuoka, Fuĝi, Numazu, Atami, Jokohamo kaj Tokio.