Sunsubiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
sunsubiro en Luiziano, Usono.
sunsubiro, vidata el aviadilo

Sunsubiro estas la tempo de vespera krepusko aŭ duonlumo kiam la suno estas 6 gradojn sub la horizonto, do ne plu mem videblas, sed ankoraŭ heligas kaj kolorigas la ĉielon tuj super la horizonto. Dum tiu tempo iuj steloj kaj planedoj videblas sen optikaj helpiloj.

La naŭtika sunsubiro estas la momento, kiam la suno troviĝas 12 gradojn sub la horizonto en la vespero. En tiu momento, ĉielaj objektoj ne plu videblas kaj la horizonto ne plu vide distingeblas sen optikaj helpiloj.

La astronomia sunsubiro estas la momento, kiam la suno troviĝas 18 gradojn sub la horizonto en la vespero. En tiu momento, neniu sunradio plu lumigas la videblan ĉielon.

Laŭ aliaj lingvoj, ekzemple la angla, estas diversaj nomoj por la fazoj de la sunsubiro dum la momento de la malvidebliĝo de la suno (sunset en la angla, samkiel por la vespera malvidebliĝo kaj la matena videbliĝo de la suno) kaj por la duonluma fazo post tio (dusk, vespera krepusko). Tamen la suno ankaŭ plu subiras, kiam ĝi ĵus malaperis sub la horizonto, sed ankoraŭ videble plimalproksimiĝas de ĝi.


Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube

Vidu ankaŭ