Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Dai-ichi Seimei-konstruaĵo(nun Dai-ichi Seimei Kan), en kiu estis oficejo de la Supera Komandanto

Supera Komandanto de la Aliancaj Armeoj (angle: Supreme Commander of the Allied Powers aŭ mallonge: SCAP ; Japane: 連合国軍最高司令官総司令部 [renggo okugun saiko ŝireikan soŝirebu] ) estis la titolo de la generalo Douglas MacArthur dum la okupo de Japanio post la Pacifika milito. La potenco de la aliancanoj estas sume 200 mil homoj.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

Kvankam ekzistis dum kaj post la Dua Mondmilito pluraj aliancanaj ĉefkomandantoj, la titolon SCAP/GHQ(General Headquarters) oni uzis nur en Japanio. Ekster Japanio, oni ne ofte uzas ilin. Tie SCAP signifas ne nur la postenon mem, sed ankaŭ la ligitajn okupadadministraciojn.

Resumo[redakti | redakti fonton]

SCAP administris okupadon de Japanio ekde aŭgusto de 1945 kiam Japanio akceptis la Potsdaman Deklaron, ĝis 28-a de aprilo 1952, kiam validiĝis Packontrakto de San-Francisko. La generalo estis Douglas MacArthur, kaj ekde 16-a de aprilo 1951 Matthew Ridgway sekvis lin.

SCAP administraciis per ordonoj al Japana registaro rezervante administracian sistemon de Japanio. Ordonoj de SCAP superis al la japana registaro.