Supera Lernejo de Propagando kaj Merkatiko
El Vikipedio
La Supera Lernejo de Propagando kaj Merkatiko (en la portugala Escola Superior de Propaganda e Marketing, mallongige ESPM) estas privata brazila universitatnivela lernejo por komunikado, merkatiko kaj administrado. Ĝi atingis la plej altajn notojn laŭ la taksaj reguloj de la Brazila Ministerio pri Edukado kaj estas konsiderata la plej bona lernejo de propagando kaj merkatiko en Brazilo. Ĝi tenas kampusojn en la urboj San-Paŭlo, Rio-de-Ĵanejro, Porto-Alegro kaj Braziljo.