Supera Soveto de Sovetunio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago-de-Sovetunio.svg

La plej supera ŝtata organo de Sovetunio, la Supera Soveto - ruse Верховный Совет, [prononco "verĥovnij savjet"] - ampleksis du samrajtajn parlamentajn ĉambrojn, la Unian Soveton kaj la Naciecan Soveton, kiuj havis samajn kunsidoperiodojn kaj ĉiun kvinan jaron elektiĝis de la civitanoj de Sovetunio.

  • La deputitoj de la Unia Soveto elektiĝis laŭ uniaj respublikoj (po unia respubliko 32 deputitoj), laŭ aŭtonomaj respublikoj (po 11 deputitoj), laŭ aŭtonomaj regionoj (po 5 deputitoj) kaj laŭ aŭtonomaj distriktoj (po 1 deputito). La Nacieca Soveto do ekde la 1960-aj jaroj havis 750 membrojn.
  • La Unia Soveto laŭ la ŝtata konstitucio de 1936 elektiĝis laŭ balotaj distriktoj kun po 300.000 enloĝantoj. La tial iom malkonstanta nombro da deputitoj laŭ la konstitucio de 1977 fiksiĝis je sama nombro de deputitoj kiel en la Nacieca Soveto, do ekde tiam estis ekzakte 750 balotaj distriktoj kaj 750 membroj de la Unia Soveto.

La Supera Soveto kunvenis dufoje dum unu jaro. Li el siaj membroj elektis 24 membrojn en la estraron (prezidantaron) de la Supera Soveto, al kiu krome laŭdifine apartenis la la prezidantoj de la Superaj Sovetoj de la unuopaj uniaj respublikoj. La estraro de la Supera Soveto estis konstanta legislativa organo de la ŝtato, kaj ties prezidanto plenumis la oficon de ŝtatestro. Krome la Supera Soveto elektis la Konsilion de MinistrojSoveton de Ministroj (ĝis la 16-a de marto 1946 nomata "Soveto de Popolaj Komisaroj), kiu konstigis la ekzekutivan kaj administran parton de la registaro.

Superaj Sovetoj de la Uniaj Respublikoj[redakti | redakti fonton]

Paralele al la tutŝtata Supera Soveto en ĉiuj Sovetaj Socialismaj Respublikoj de Sovetunio ekzistis Superaj Sovetoj, kiuj poe elektis kiel plej altan ekzekutivan organon de sia respubliko Konsilion de MinistrojSoveton de Ministroj. La respublikaj Superaj Sovetoj tamen nur havis unu ĉambron. La prezidantoj de la Superaj Sovetoj de la uniaj respublikoj laŭdifine apartenis al la (estraro de la) Supera Soveto de Sovetunio, kaj la prezidantoj de la Konsilioj de Ministroj de la uniaj respublikoj al la Konsilio de Ministroj de Sovetunio.

La parlamentoj de la posteulaj ŝtatoj sur la teritorio de la eksa Sovetunio parte ankoraŭ nuntempe portas la nomon "Supera Soveto": ekzemple la nomo de la parlamento de Ukrainio, Verĥovna Rada, nur estas la ukrainlingva traduko de la nomo "Supera Soveto" aŭ "Supera Konsilio".

Por ĉiuj sovetoj, tutŝtataj kaj respublikaj, regionaj, distriktaj kaj lokaj, validis, ke kvankam iliaj membroj formale estis elektitaj de la popolo, ĉiam ekzistis la limigo ke kandidatiĝo eblis nur tra la komunisma partio.

Dum la lastaj tri jaroj de Sovetunio, kiam la ŝtataj regantoj antaŭenpuŝis la reformajn procesojn perestrojko kaj glasnosto por provi eviti la ekonomian kaj politikan disfalon de la ŝtatego, la Supera Soveto post signifaj konstituciaj ŝanĝoj la 1-an de decembro 1988 estis anstataŭigita per la parlamento Kongreso de Popolaj Deputitoj, al kiu unuafoje ankaŭ ne-membroj de la komunismaj partioj estis permesitaj. La disfalo de la ŝtato tamen jam ne plu estis haltigebla, kaj tial tiu parlamento malaperis kiam fine de la jaro 1991 entute malfondiĝis la ŝtato Sovetunio.