Supera kurso de Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Supera Kurso de Esperanto
Supera Kurso de Esperanto
Supera Kurso de Esperanto
Aŭtoro Leopold Dreher
Eldonjaro 1928
Urbo Krakovo
Eldoninto La aŭtoro
Paĝoj 68
vdr

Supera Kurso de Esperanto [1] [2] estas 68-paĝa lernolibro verkita kaj eldonita de Leopold Dreher. Ĝi unue aperis en 1928 en Krakovo. La aŭtoro reaperigis ĝin kvar jarojn poste. La libreto eldoniĝis triafoje 72-paĝe en Varsovio en la jaro 1958 ĉe "Asocio de Esperantistoj en Pollando".

Recenzoj[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 Bona kaj lerte aranĝita lernilo kun interesaj legaĵoj. 
— Enciklopedio de Esperanto

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Petro Stojan 1929 : Bibliografio de Internacia Lingvo, numero 5456 paĝo 450.
  2. tiele literumite je paĝo 3 en la eldonaĵo de 1958

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]