Supereco de Esperanto super la naciaj lingvoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pri supereco de Esperanto super la naciaj lingvoj skribis Anakreon Stamatiadis en sia libro Nova gramatika libro de la internacia helpa lingvo "Esperanto" eldonita en la jaro 1928.

Laŭ li, kun nur 2635 radikoj (uzataj en la Universala Vortaro ene de la Fundamento de Esperanto) estis eble al d-ro Zamenhof starigi riĉan materialon por sia vortaro, kiu tradukas pli da ideoj, ol enhavas la nacilingvaj vortaroj mem; kaj dum en ĉiuj naturaj lingvoj, precipe la novlatinaj, estas neeble dispartigi la vortojn en apartajn lingverojn, en la lingvo Esperanto la dismembrigo de ĉiu vorto en memstarajn elementojn fariĝas ebla. Tiu ĉi ebleco devenas de tio, ke la nombro de la radikoj, unusignifaj gramatikaj signoj kaj afiksoj estas limigita kaj esprimas ideojn precize difinitajn.

Tamen, ĉirkaŭ 1930 la oficiala Akademia vortaro de Esperanto entenis jam 4184 radikojn. Laŭ Petro Stojan Esperanto havas pli ol 10 000 elementojn, kiujn oni povas klasigi jene:

  • Finaĵoj: 12
  • Afiksoj: 53
  • Rilataj vortoj: 205
  • Radikoj: 10.000

Dume, la Enciklopedia Vortaro Esperanta-Germana de Eugen Wüster entenas ĉirkaŭ 18 000 radikojn kaj 45 000 derivaĵojn.

Ĉe tia lingvo kompreneble oni ne bezonas paroli pri devenigo de vortoj, sed nur pri vortfarado, ĉar la nombro de la elementoj estas limigata al tia minimumo, kiun posedas Esperanto.

Efektive tiuj elementoj enhavas ne nur la gramatikon kaj la sintakson, sed ili igas tute superfluaj la "mil" regulojn kun sennombraj esceptoj kaj la specialan sintakson, kiun oni bezonas en la naciaj lingvoj.