Supernovao de tipo Ia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Main tycho remnant full.jpg
Komponita bildo je diversaj ondolongoj pri restaĵo de Supernovao 1572 (la Nova de Tycho). Supernovao de tipo Ia observita en 1572 de la dana astronomo Tycho Brahe.

Supernovao de tipo Ia estas kategorio de supernovaoj kiuj rezultas el eksplodo de Blanka nano. Blanka nano estas restaĵo de stelo kiu kompletigis sian vivciklon en kies eno la nuklea fuzio jam ĉesis; tamen, ĉe la blankaj nanoj de komuna kategorio la karbono-oksigeno daŭrigas produkti fuzion, kiu disvastigas grandan kvanton da energio kiam ilia temperaturo konserviĝas sufiĉe alta.

Vidpunkte de fiziko, la blankaj nanoj kun malalta procento de rotacio[1]. estas limigitaj al masoj malpli altaj ol la limo Ĉandraseĥar 1,44 rilate la sunaj masoj. Tiu estas la maksima maso kiu povas esti subtenita de la elektronoj en degenera stelo; ĉe tiu limo la blankaj nanoj tendencus kolapsi. Se blanka nano iom post iom kreskigas sian mason ĝin forŝirante de stelo kamarada, oni opinias ke ĝia nukleo atingus la temperaturon postulitan por ke la elektrona premo degeneru.[2] Ĉe tiu grando la blankaj nanoj tendencus kolapsi. Se blanka nano atingus la temperaturon postulitan por la fuzio de karbono-oksigeno en la momento de atingo de ĝia limo. Se blanka nano fandiĝas kun kun kararada stelo (evento vere malofta). ĝi povus superi la limon kaj komenci kolapsi, reakirante la temperaturon ĝis fuzipunkto. En la daŭro de kelkaj sekondoj, sufiĉa frakcio de la nana materio vorticas en termika reago sufiĉa por diserigi la stelon per eksplodo simila al tiu de supernovao. [3]

Tiu kategorio de supernovaoj produktas rimarkindan pintvaloron de lumeco, por la homogena maso de la blanka nano kiu eksplodus pro la kreska meĥanismo. La stabileco de tiu valoro permesas utiligi tiun tipon de eksplodo kiel standartan kandelon por kalkuli la distancon de la gastiganta galaksio, ĉar la videbla magnitudo de la supernovaoj dependas precipe de la distanco.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mazzali, P. A.; K. Röpke, F. K.; Benetti, S.; Hillebrandt, W. (2007). A Common Explosion Mechanism for Type Ia Supernovae. Science 315 (5813): 825–828. DOI:10.1126/science.1136259
  2. Yoon, S.-C.; Langer, L. (2004). Presupernova Evolution of Accreting White Dwarfs with Rotation. Astronomy and Astrophysics 419 (2): 623. DOI:10.1051/0004-6361:20035822.
  3. [1] Url konsultita la 7-an de junio 2011

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]