Superokula akcipitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Superokula akcipitro
Superokula akcipitro, nematurulo de ruĝecbruna morfo
Superokula akcipitro, nematurulo de ruĝecbruna morfo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Accipiter
Specio: A. superciliosus
Accipiter superciliosus
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Superokula akcipitro estas malgranda taga rabobirdo el familio de Akcipitredoj kiu inkludas ankaŭ multajn aliajn tagajn rabobirdojn kiel agloj, buteoj kaj cirkuoj. Tiu ĉi troviĝas en aŭ ĉe malfermaj arbaroj, ĉefe humidaj, tra multe de la Neotropikoj en Sudameriko. Ĝi estas ĉefe birdomanĝanto kaj oni scias, ke predas eĉ kolibrojn.

Kutime nomata Accipiter superciliosus, ĝi estas la ununura specio de la genro Accipiter jam studita kiu havas grandan prokorakoidan foramenon. Ĝi diferenciĝas ankaŭ el la tipaj akcipitroj laŭ aliaj partoj de sia anatomio kaj pro sekvenco de DNA. Tiele la malnova nomo Hieraspiza superciliosa povus taŭgi kiel montro de aparteno al alia genro.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Estas du subspecioj de Superokula akcipitro, separataj de la nordaj Andoj. Ambaŭ diferenciĝas ĉefe pro relativa vostolongo; diferencoj laŭ grando kaj koloro estas malgrandaj, kaj povus esti malfacile distingeblaj.[1]

  • A. s. superciliosus troviĝas oriente de Andoj en Sudameriko. Iomete la plej granda el ambaŭ subspecioj, ĝi estas pli pala kaj havas svagan, grizecan striecon en subaj partoj.
  • A. s. fontanieri troviĝas el Nikaragvo suben al orienta Ekvadoro. Ĝi estas iome pli malgranda kaj malhela ol la nomiga A. s. superciliosus, kun pli mallonga vosto kaj pli markata kaj nigra strieco sube.

La Superokula akcipitro kaj ties frata specio, la altatere loĝanta Kolumakcipitro ("A." collaris), formas superspecion.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Superokula akcipitro ricevas ankaŭ taŭgajn nomojn Malgranda aŭ Nana akcipitro (kvankam uzataj por aliaj samgenranoj) ĉar maskloj estas nure 20 cm longaj (ĉirkaŭ la grando de turdoj de la genro Turdus), kvankam inoj estas iom pli grandaj nome 26.5 cm. Ĝi estas unu el la plej malgrandaj veraj rabobirdoj en la mondo kaj estas ankaŭ unu el la plej malgrandaj specioj de la genro Accipiter, kvankam la Malgranda akcipitro de Afriko estas simila aŭ eĉ pli malgranda. Tiuj birdoj gamas laŭ pezo el 75 al 120 g. Kiel ĉe plej parto de rabobirdoj, estas konsiderinda seksa dimorfismo laŭ grando, ĉar inoj estas 5'26 % pli longaj kaj ĝis 60 % pli fortikaj ol maskloj.

Maskla plenkreskulo de Superokula akcipitro estas malhelgriza (ardezgriza) supre, kun makuleca griza vizaĝo, pli pala griza superokulo (kio nomigas la specion), kaj nigrecaj krono kaj nuko. La blankaj subaj partoj estas kovrataj el fajna griza strieco, escepte pro nemarkata gorĝo. La longa vosto estas malhela kun tri pli palaj grizaj bendoj. Ina plenkreskulo estas simila, sed pli bruna supre kun pli sablokoloraj subaj partoj kaj pli bruna strieco sube.

Nematuruloj estas laŭ du kolormorfoj: la bruna kaj la ruĝecbruna. Bruna morfo estas malhele nigrecbruna supre, fajne strieca je nigro, kaj blanka sube, tre strieca je cinamokoloro. Ruĝecbruna morfo ĉe nematuruloj estas pli helbruna supre kaj strieca je ruĝecbruna (pli ol cinama) en subaj partoj. Ili havas ankaŭ pli malhelan kapon kaj pli brilan ruĝecbrunan voston ol la bruna morfo.

La vaksaĵo kaj kruroj de ĉiuj aĝoj estas flavaj, kaj la beko, kiu estas relative fortika, estas griza. Plenkreskulo havas ruĝajn aŭ ruĝecbrunajn irisojn, dum tiuj de nematuruloj estas ofte flavecaj.

Malkiel ĉe plej parto de akcipitroj, la vosto de la Superokula akcipitro estas tre mallonga; ĝi estas kvadratforma aŭ kojnforma pinte. Ties flugiloj estas mezlongaj, kun pintecaj pintoj, kaj ties kruroj kaj fingroj estas longaj.

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

La Superokulaj akcipitroj estas dise distribuataj el orienta Nikaragvo suden al okcidenta Ekvadoro, norda Bolivio, norda Argentino, Paragvajo kaj suda Brazilo. Ili loĝas ĉe humidaj arbaroj de malaltaj teroj (inkclude duarangajn) kaj rearbarigitaj montetoj el marnivelo al ĉirkaŭ 1800 m kvankam plej parto de vidaĵoj venas el altaĵoj sub 1000 m.

Tiu specio estas supozeble sufiĉe de loĝantaj birdoj.[1]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Frumatene (kaj foje malfrue posttagmeze), la Superokula akcipitro sunbaniĝas sur alta elstara branĉo.[2] Foje paroj sunbanas kune.[1] Krome tiu estas sekretema specio facile neatentita. Ĝi ĝenerale ĉasas el ripozejo, situanta ie inter subkreskaĵaro kaj kanopeo, kvankam plej ofte en mezaj tavoloj. Dum malalta ĉasado ĝi ofte elflugas el unu ripozejo al alia per rapida flugo. Ĝi estas rapida fluganto; anstataŭ la tipa flap-flap-glitado serio de akcipitroj, ĝi faras kelkajn rapidajn flapojn kaj poste subite fermas siajn flugilojn antaŭ flapi denove.[3] Superokulaj akcipitroj foje ŝvebas super la arbara kanopeo.

Dieto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe ĉiuj akcipitroj, ankaŭ la Superokula akcipitro manĝas ĉefe birdojn. Ili ĉasas kolibrojn kaj malgrandajn paserinojn, tipe falante el kaŝita ripozejo por kapti ilin dumpase, sed ankaŭ per embusko kiam la pli malgrandaj birdoj estas ripoze. Estas iome da pruvoj ke ili lernas la regulajn ripozejojn de kelkaj kolibroj kaj ĉasas ilin tie.[2] Kelkaj individuoj ĉasas ankaŭ rodulojn.[1]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Oni scias malmulte pri la reproduktado de la Superokula akcipitro. Ties reprodukta sezono povas varii depende de la loko; el Panamo al Kolombio, ĝi daŭras el februaro al junio, dum en la suda parto de la teritorio, ĝi povas daŭri el oktobro al januaro.[1] Ili konstruas nestojn al bastonetoj, almenaŭ foje en la kanopeo de alta arbo. En Venezuelo, estas vidaĵo de paro nestanta en malnova nesto de Nigrakola busarelo.[3] Ino demetas 1 al 3 bluecblankajn ovojn, iom striecajn kaj punktecajn je bruno.

Voĉoj[redakti | redakti fonton]

La kanto de la Superokula akcipitro estas akra altatona iome tremeca serio de 20 al 30 notoj. Post komencaj akcelaj notoj, la alvoko trankviliĝas, transkribite kiel kaŭkaŭ-ka-ka-ka, kiar-kiar-kiarkree-ree-ree-ree.[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Harvnb, Ferguson-Lees, Christie, 1999, pp 557–9.
  2. 2,0 2,1 2,2 Harvnb, Stiles, Skutch, 1989, p 102.
  3. 3,0 3,1 3,2 Harvnb, Hilty, 2003, p 233.
  • de la Peña, Martín; Rumboll, Maurice (1998), Birds of Southern South America and Antarctica, London: HarperCollins, (ISBN 0-00-220077-5) 
  • Ferguson-Lees, James; Christie, David A. (1999), Raptors of the World, London: Christopher Helm, (ISBN 0-7136-8026-1) 
  • Hilty, Steven L. (2003), Birds of Venezuela, London: Christopher Helm, (ISBN 0-7126-6418-5) 
  • Stiles, Gary; Skutch, Alexander (1989), A Guide to the Birds of Costa Rica, Ithaca, NY: Comstock Publishing Associates, (ISBN 0-8014-2287-6) 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]