Superrealisma aŭtomatismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aŭtomatismo estas superrealisma tekniko engaĝante spontanean skribadon, desegnadon, ks, praktikitan sen konscia estetika aŭ morala memcenzurado. Aŭtomatismo en Superrealismo prenis multajn formojn, de la aŭtomata skribado kaj desegnado unue praktikitaj per la superrealistoj, al simila, aŭ eble paralelaj fenomenoj, kiel la neidioma senplanumado de libera ĵazo.

Superrealista aŭtomatismo estas malsama de mediuma aŭtomatismo, de kiu la termino estis inspirita. Fantomoj, spiritoj, ks ne estas pretenditaj esti la fonto de superrealistaj aŭtomataj mesaĝoj.

"Pura psika aŭtomatismo" estis kiel André Breton, la fondinto de superrealismo, difinis superrealismon, kaj kvankam la difino pruviĝis povebla de signifoplena ekspansio, aŭtomatismo restas je ĉefa graveco en la movado.

En 1919 Breton kaj Philippe Soupault skribis la unuan aŭtomatan libron, La Magnetaj Kampoj (franclingve, Les Champs Magnétiques) kaj La Aŭtomata Mesaĝo estis unu el la signifoplena teoriverkaro pri aŭtomatismo.

En la 1940-aj kaj 1950-oj jardekoj la Kanada grupo nomita Les Automatistes (La Aŭtomatistoj) alcelis kreemecan verkon (ĉefe pentrado) bazitan sur superrealistaj principoj. Tiuj artistoj, gviditaj per Paul-Emile Borduas, serĉis proklami enton de universalaj valoroj kaj etikoj proklamitaj en ilia manifesto "Refus Global."

Iuj superrealistoj skribas aŭtomatajn matematikaĵojn aŭ ekvaciojn.

Superaŭtomatismo[redakti | redakti fonton]

Iuj Rumanaj superrealistaj inventis nombron da superrealimaj teknikoj (kiel kubomanio, entopa grafomanio, kaj la moviĝo de likvaĵo malsupren vertikala surfaco) kiuj pretendis preni aŭtomatismon al absurda punkto, kaj la nomo donita, "superaŭtomatismo," implicas, ke la metodoj "preteririgas" aŭtomatismon, sed tiu pozicio estas kontraŭopiniiga.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi artikolo estis rekte tradukita el la angla versio la 14-an novembro, 2006.