Supersekundo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La supersekundo

La supersekundoaldona sekundo[1] estas sekundo aldonita al la jaro por kunordigi la tempon de atomaj horloĝoj kun la tempo de la Tero. La unua supersekundo estis aldonita je la 30-a de junio 1972. La supersekundo kutime estas aldonita al la fino de la 30-a de junio aŭ la 31-a de decembro.

Jaro 30-a de junio
23:59:60
31-a de decembro
23:59:60
1972 +1 sekundo +1 sekundo
1973   +1 sekundo
1974   +1 sekundo
1975   +1 sekundo
1976   +1 sekundo
1977   +1 sekundo
1978   +1 sekundo
1979   +1 sekundo
1981 +1 sekundo  
1982 +1 sekundo  
1983 +1 sekundo  
1985 +1 sekundo  
1987   +1 sekundo
1989   +1 sekundo
1990   +1 sekundo
1992 +1 sekundo  
1993 +1 sekundo  
1994 +1 sekundo  
1995   +1 sekundo
1997 +1 sekundo  
1998   +1 sekundo
2005   +1 sekundo
2008   +1 sekundo
2012 +1 sekundo  

La supersekundo estas anoncita per Bulletin C de la IERS, kies observatorio en Parizo atentas pri la rotacio de la Tero.

Laŭ la origina difino de la sekundo, unu tago havas 86.400 sekundojn. Sed la rotacio de la Tero laŭgrade malrapidiĝas pro la bremsa efiko de la Luno per tajdoj. Laŭ la atomaj horloĝoj, la tago ne jam estas 86400 sekundojn longa, sed 86400,002 sekundojn. Tial en la fino de la jaro 2005, ĝi estis 0,785 sekundon pli longa. Do, por sinkronigi la atomajn horloĝojn kun la rotacio de la Tero, la supersekundo estis enkondukita.

En 1967, la sekundo estis difinita laŭ atoma tempo kiel "la tempodaŭro de 9192631770 cikloj de la radiado kiun alportas la transiro inter du niveloj de la cezio-133 atomo". Sed tiu 9192631770 estis bazita sur astronomiaj observoj el 1750-1892, do la nova atoma sekundo precize kongruis kun la rotacio de la Tero ne en 1967, sed en 1821. (Simile, la jaro de la gregoria kalendaro estis bazita sur la astronomiaj observoj de Koperniko).

Pro la malrapidiĝo de la rotacio de la Tero, ĉiu tago plilongiĝas 38 nanosekundojn[mankas fonto].

Vidu ankaŭ

Noto

  1. Laŭ la franca seconde additionnelle, vidu fr:Seconde intercalaire