Supertraka kontakta lineo
Supertraka kontakta lineo estas sistemo de alkondukto de elektro al fervojaj vagonoj.
Super trako pendas drato, kiu estas konektita kun unu borno de subcentralo, la alia borno estas konektita kun reloj.
Kun ĝi kontaktiĝas pantografo, kiu estas muntita sur tegmento de vagono aŭ lokomotivo kaj tiel prenas elektron.
La ĉefa drato pendas sub la akcesora kablo per drataj pontetoj. La akcesora kablo pendas sub konzoloj, muntitaj sur fostoj (mastoj). Aŭ en urboj por tramoj la akcesora kablo povas pendi ankaŭ per apudaj konstruaĵoj. Ĉi tiu sistemo kun la akcesora kablo estas katenario.
Ĉe tramo la ĉefa drato ofte pendas libere inter fostoj aŭ transversaj kabloj. Tia varianto estas pli simpla sed tamen permesas rapidecon de ne multe pli ol 100 km/h.
Dum veturo la pantografo frotiĝas je la drato. Por ne ĝi triviĝi tro baldaŭ estas pli bone, se la drato tuŝas ne ĉiam la saman lokon de la pantografo. Pro tio oni iom detiras la draton flanken ĉe ĉiu fosto per flankaj detiriloj. En rektaj vojoj oni ĝin detiras laŭvice dekstren kaj maldekstren. En turnaj partoj de vojoj oni ĉie detiras la draton eksteren de la turno. Inter la fostoj kaj la drato ie nepre estas izoliloj.
Por streĉi la ĉefan draton kaj la akcesoran kablon oni uzas pezon de specialaj peziloj. La ĉefa drato kune kun la akcesora kablo estas disdividitaj je partoj de longo ĉirkaŭ 500 ... 1000 metroj. Finoj de la partoj flankiĝas de la trako kaj havas pezilojn.
Tie kie estas multaj paralelaj trakoj, precipe en stacioj, oni uzas solivon, kuŝantan sur du fostoj, por pendigi la kontaktan linion.
Kutimaj tensioj en supertraka kontakta linio estas:
- 750 v, kontinua kurento, por tramoj;
- 1.5 kv, kontinua kurento, por normalaj fervojoj;
- 3 kv, kontinua kurento, por normalaj fervojoj;
- 15 kv, alterna kurento 16,7 hercoj, por normalaj fervojoj;
- 25 kv, alterna kurento 50 hercoj, por normalaj fervojoj.
Ju pli granda estas tensio des pli granda estas potenco en okazo de la sama kurento. Kurento estas limigite per diko de la drato. Do, por kodukti pli grandan potencon per la sama drato oni devas uzi pli grandan tension.
Historie la unuaj sistemoj havas malpli grandan tension, ĉar fari tian sistemon estas pli simple kaj facile, pli novaj sistemoj havas pli grandan tension, ĉar ĝi ebligas kodukti pli grandan potencon.