Supra Pinto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de proksimuma loko de la Supra Pinto (ruĝe) ene de la Norda Teritorio (verde, la resto).
Humidejoj en Nacia parko Kakaduo.

La Supra Pinto, en angla origine Top End, de norda Aŭstralio estas geografia regiono enhavanta la plej nordan parton de la Norda Teritorio, kiu estas la dua plej norda parto de la Aŭstralia kontinento. Ĝi kovras svage difinitan areon de ĉirkaŭ 400,000 km² malantaŭ la norda marbordo de la ĉefurbo de la Norda Teritorio nome Darvino tra Arnhem kun Hinda Oceano okcidente, Arafura Maro norde, kaj Karpentaria Golfo oriente, kaj kun preskaŭ senakva duonarida interno de Aŭstralio suden, trans la granda Nacia parko Kakaduo.

La Supra Pinto, kvankam malpli vizitata kaj malpli konata eksterlande ol la arida suda parto de la Norda Teritorio, nomata de aŭstralianoj kiel la Ruĝa Centro kaj kies plej granda urbo estas Alice Springs, enhavas la aliajn plej grandajn urbojn de la Teritorio nome Darvino, Katherine kaj Palmerston.

La pejzaĝo estas relative ebena kun riveraj inundebenaĵoj kaj herbejoj kun eŭkaliptoj laŭlonge de rokaj areoj kaj makuloj de pluvarbaroj, kaj en okcidenta Arnhem tre alta kruta grejsa altebenaĵo tranĉita de gorĝoj, multo el kiu estas en la granda Nacia parko Kakaduo. La riveroj kiuj formas la humidejojn estas Suda kaj Orienta rivero Aligatoro, la rivero Mary, kaj la rivero Glyde. La klimato estas tropika musona kun humida kaj seka sezonoj, kiuj alportas la plej altan pluvon en norda Aŭstralio (ĉirkaŭ 1200 mm jare). Temperaturoj ne multe fluktuas tra la jaro.

Estas nombraj insuoloj ĉe la marbordo de la Supra Pinto kiaj la Tivioj kaj la Groote Eylandt same kiel multaj aliaj.

Flaŭro

Faŭno

Vidu ankaŭ

Koordinatoj: 12° 22′ 42″ Sudo 130° 51′ 07″ Oriento / 12.378443 °S, 130.851814 °O / -12.378443; 130.851814 (mapo)