Supra Simme-Valo (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Supra Simme-Valo)
Supra Simme-Valo
Lenk im Simmental
Blazono de Supra Simme-Valo
Sankt-Stefano
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Supra Simme-Valo
Kantono Berno
Ĉefloko Zweisimmen
Koordinatoj  46° 33′ N 7° 22′ O / 46.550 °N, 7.367 °O / 46.550; 7.367 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ N 7° 22′ O / 46.550 °N, 7.367 °O / 46.550; 7.367 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8052(2008-12-31)
Areo 334 km²
Loĝantardenseco 24,1 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0219
vdr


La distrikto Supra Simme-Valo (germana lingvo Obersimmental) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo de Kantono Berno. Ĝi havis 8052 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estis la samnoma komunumo Zweisimmen.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Supra Simme-Valo entenas la komunumojn ĉe la bordo de la supra parto de la rivero Simme en la Bernaj Alpoj. En sudo la montmasivo Wildstrubel, sur kies kulmino situas la Wildstrubel-Glaĉero limigas la distrikton. La distrikto, kiu havas longecon de proksimume 50 kilometroj apartenas kun nur 24 loĝantoj po km² al la plej maldense loĝataj regionoj de Svislando.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La distriktĉefloko Zweisimmen estas la finhaltejo de la normalŝpura linio de Spiez-Zweisimmen de la fervoja kompanio Berno-Lötschberg-Sempinono-Fervojo. De la nodo Zweisimmen mallarĝŝpura eliras la linioj de la Montreux-Berna Oberlanda-Fervojo al Montreux kaj Lenk en Simme-Valo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Supra Simme-Valo post la Batalo de Sempach en la jaro 1386 fariĝis berna kamparvoktejo. La antaŭaj friburgaj Senjorujoj Mannenberg kaj Laubegg ek de tiam estis regita fare de berna vokto en la Kastelo Blankenburg. En la 14-a jarcento la valanoj atingis certajn privilegiojn, nome terenrajtojn, kiuj en la jaro 1347 estis unuan fojon dokumente fiksitaj. La valan administracion plenumigis propra landkomunumo, kiu elektis sian financministron (alemane Säckelmeischter) kaj oficistojn. Berno plurfoje konfirmis la privilegiojn kaj rajtojn de la valanoj kaj kodigis ilin.

Dum la epoko de la Helveta Respubliko (1798-1803) la Supra Simme-Valo estis distrikto de la tiama Kantono Oberlando ek de 1803 ĝi estis distrikto de Kantono Berno (germane nomita ĝis 1831 Oberamt Obersimmental kaj ek de tiam Amtsbezirk Obersimmental.

Kun efiko de la 1-a de januaro 2010 la distrikto Supra Simme-Valo estis dissolvita kaj integrita al la nova administra distrikto Supra Simme-Valo-Saanen.

Komunumoj de la distrikto Supra Simme-Valo[redakti | redakti fonton]

La distrikto Supra Simme-Valo konsistas el la sekvantaj 4 komunumoj (stato 2009):

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Boltigen Boltigen 1404 77,0 0791
Lenk en Simme-Valo Lenk en Simme-Valo 2371 123,1 0792
Sankt-Stefano Sankt-Stefano 1364 60,9 0793
Zweisimmen Zweisimmen 2913 73,1 0794
Totale 4 8052 334,1 0219

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]