Supra monakejo (Arnstadt)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
La iama benediktanina abatejo, fonde la turoj de la Kirko Nia kara Sinjorino.
Detaloj de la tegmentaro.
Fasado norda.

La Supra monakejo (germane: Oberkloster) estas historia abateja areo en la urbocentro de Arnstadt (Untergasse nr. 1/3).

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La komplekso troviĝas sude de la Kirko Nia kara Sinjorino, sur la areo de la Virgulino-abatejo kiu tien ĉi estis translokita en 1309 disde Valpurgo-monto.

La en 1521 konstruita Supra monakejo estis ankoraŭ parto de la en 1533 pro la Reformacio abolciita benediktanina abatejo. La teretaĝo estis verŝajne kunsidejo (latine: capitulum), la unua etaĝo dormejo (latine: dormitorium). Ĉe la okcidenta flanko oni malkovris restojn de dometo el ŝtono, eble iama parto respektive alikonstruitaĵo de la monakejo.

La unua sekulara alikonstruo estis en 1564 fare de Erasmus Kilian; ĉ. la jaro 1700 oni enmetis internajn vandojn por adapti la tuton favore al la loĝantoj.

Tiam ankaŭ surkonstruitis la sudorienta angulo de la korto inter Supra monakejo kaj la ankoraŭ konservita flanka ejo per pordodomo.

La pergolon inter la eksa monakejo kaj la menciita pordodomo oni rekonstruis en 2009. La internaj ĉambroj el la 18-a jc laŭstrukture grandparte konserviĝis kaj daŭre servas kiel loĝejoj.

La Malsupra monakejo[redakti | redakti fonton]

La t.n. Malsupra monakejo konstruitis en 1564 - kun enkorpigo de pli malnovaj muroj - kiel trabfakaĵo. Ĝi ĉiam estis nur loĝejo. La orelon ornamis figuroj sur rozetoj kaj andreaj krucoj. Ekde 1822 tie ĉi gastis prizono kun laborejo. Subtegmente ĝis nun viziteblas la "ĉeloj".

Ekde 2009 oni restaŭris la komplekson kaj evoluigis uzokonceptojn (ekz. de la Malsupra monakejo kiel tranoktejo publika).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]