Pont-la-Ville

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sur Momont)
Pont-la-Ville
Blazono de Pont-la-Ville
Blazono de Pont-la-Ville
Blazono de Pont-la-Ville
Preĝejo de Pont-la-Ville
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 42′ 0″ N 7° 6′ 40″ O / 46.70000 °N, 7.11111 °O / 46.70000; 7.11111 (mapo)Koordinatoj: 46° 42′ 0″ N 7° 6′ 40″ O / 46.70000 °N, 7.11111 °O / 46.70000; 7.11111 (mapo)
Nombro de loĝantoj 584
Areo 4,32 km²
Alteco 746 m super marnivelo
Poŝtkodo 1649
Komunumkodo 2147
Mapo de Pont-la-Ville
Mapo de Pont-la-Ville
Mapo de Pont-la-Ville
vdr

Pont-la-Ville (malnova germanlingva nomo Ponnendorf) estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 584 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Pont-la-Ville situas ĉe la orienta bordo de la Lago de Grejerco ĉe ties norda fino, proksimume 15 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo kaj 10 kilometrojn sudoriente de la urbo Bulle. en nordo de la komunumo sur la limo al Rossens situas la digo, kiu baras la lagon kaj kie elfluas Sarino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Pont-la-Ville kaj la setlejoj Sur Momont en sudo, Bertigny en okcidento kaj Le Fossard en nordo, kaj diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,32 km², de kiuj 17,4% estas kovritaj de arbaro, 66,2% servas por agrikulturo kaj 16,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Pont-la-Ville limas en nordo al Treyvaux, en oriento al La Roche, en sudo al Hauteville, en okcidento al Pont-en-Ogoz, kaj en nordokcidento al Rossens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Pont-la-Ville situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas la konekta vojo n-ro 1310 de Treyvaux al La Roche. Trans la digo kondukas krome konekta vojo al Rossens. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 3 kilometrojn nordokcidente de la komunumo en Rossens.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Pont-la-Ville datiĝas el la jaro 1228 kiel Pont la vila. Dum mezepoko Pont-la-Ville apartenis al la Senjorujo La Roche kaj fariĝis en la jaro 1349 havaĵo de la episkopo de Laŭzano. En la jaro 1537 Pont-la-Ville fariĝis havaĵo de la urba ŝtato Friburgo kaj estis atribuita al la Voktejo Bulle. Kadre de la Helveta Revolucio de 1798 ĝis estis atribuita al la distrikto La Roche. Poste ĝi apartenis de 1803 ĝis la nova konstituico de 1848 al la Distrikto Corbières, kiu tiam estis integrita al la Distrikto Grejerco. Post la konstruo de la Baraĵlago de Grejerco en la jaro 1948 la ponto de Thusy kaj parto de la vilaĝo estis dronigitaj en la baraĵlago.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]