La Roche FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sur Montsoflo)
- La mallongigo FR en La Roche FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub La Roche.

La Roche
Blazono de La Roche
Blazono de La Roche
Blazono de La Roche
Rigardo al La Roche kaj la Lago de Grejerco ek de la aŭtovojripozejo La Gruyère
Rigardo al La Roche kaj la Lago de Grejerco ek de la aŭtovojripozejo La Gruyère
Rigardo al La Roche kaj la Lago de Grejerco
ek de la aŭtovojripozejo La Gruyère
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 1′ 46″ N 7° 8′ 16″ O / 46.02944 °N, 7.13778 °O / 46.02944; 7.13778 (mapo)Koordinatoj: 46° 1′ 46″ N 7° 8′ 16″ O / 46.02944 °N, 7.13778 °O / 46.02944; 7.13778 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1428
Areo 24,09 km²
Alteco 747 m super marnivelo
Poŝtkodo 1649
Komunumkodo 2149
Mapo de La Roche
Mapo de La Roche
Mapo de La Roche
vdr

La Roche (malnova germanlingva nomo La Roche) estas urbo kaj komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 1428 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Roche situas en la Friburga Mezlando, proksimume 12 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo kaj 11 kilometrojn nordoriente de la distriktĉefurbo Bulle oriente de la Lago de Grejerco, al kies bordo la komunumlimo etendiĝas en okcidento, kie la rojo Serbache, kiu trafluas la komunumon alfluas la lagon. Krom la vilaĝo La Roche al la komunumo apartenas la vilaĝetoj La Serbache, Le Villaret, Sur Montsoflo kaj Le Zible, kaj diversaj izolitaj bienoj. La plej alta punkto de la komunumo estas kun alteco de 1719 m s.m. la monto La Berra.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,09 km², de kiuj 46,9% estas kovritaj de arbaro, 47,0% servas por agrikulturo kaj 4,0% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Roche limas en nordo al Treyvaux, en nordnordoriento al Le Mouret, en nordoriento al Plasselb, en sudoriento al Cerniat, en sudo al Hauteville, kaj en okcidento al Pont-la-Ville.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 180 de Friburgo al Jaun. Konekta vojo kondukas tra de La Roche tra Pont-la-Ville al Rossens. Per la buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Jaun la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de La Roche datiĝas el la jaro 1134 kiel de Rocha. Dum mezepoko La Roche estis la centro de samnoma senjorujo. Ĝis en la 17-a jarcento pro setlado de germanlingvaj kamparanoj oni en La Roche parolis la germanan. En la jaro 1475 La Roche konkludis civitan kontrakton kun Friburgo. Ek de 1537 ĝis la Helveta Revolucio La Roche apartenis al la distrikto Bulle. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 La Roche estis heveta distrikto. Post ĝi apartenis ĝis 1848 al la distrikto Corbières. Surbaze de la nova kantona konstitucio de 1848 La Roche estis atribuita al la distrikto Grejerco.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]