Sur flugiloj de trobo kaj Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sur flugiloj de trobo kaj Esperanto estas antologio pri troboj en Esperanto organizita de Walter Francini. La troboj estis elektitaj inter sennombraj premiitaj en trobaj konkursoj. Dulingva, en la portugala kaj Esperanto.

Jen kelkaj troboj sur la libro aperantaj:

Iam for en iu lando
de l' Romana Imperi'
iu hom' kun homa grando
estis granda kiel Di'
(Durval Mendonça)

Nur du ligvoj lernu tuj
kaj ne pensu pri la tria
estu unu de l' Patruj'
de l' homar' estu la alia.
(Ismael Gomes Braga)

Post jarmiloj da angoroj
pro milito kaj sufer'
Esperant' en ĉies koroj
portos pacon al la Ter'
(Walter Francini)

Mia kor' malĝoje batas
ĉe la vido pri infano,
se silente ĝi malsatas
pro malesto de pano
(Clóvis MAIA)

Ke infano ĉiam ravas
estas certa ver' por mi:
per infano ja plej gravas
de la viv' la poezi'
(Célio Grunewald).