Surakviĝo de Tu-124 al Neva

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Surakviĝo de Tu-124 al Neva
Ĝenerala informo
Dato  21-an de aŭgusto 1963
Tempo  UTC
Karaktero  Neplanita surakviĝo al Neva
Kaŭzo  Kojnumiĝo de subekipaĵo; forkonsumo de fuelo pro difekto en aparatoj
Loko  Leningrado, Neva
Geografia situo 59° 55′ 11″ N, 30° 24′ 13″ O59.91972222222230.403611111111Koordinatoj: 59° 55′ 11″ N, 30° 24′ 13″ O
Punkto de ekflugo  Talino
Punkto de alflugo  Moskvo
Pereintoj  0
Vunditoj  0
Aviadilo
 Tipo  Tu-124
Flugkompanio  Aeroflot
Flanka numero  СССР-45021
Dato de produktado  1962
Pasaĝeroj  45
Aviadilanoj  7
Postvivintoj  52
v  d  r
Information icon.svg

Surakviĝo de Tu-124 al Neva estis flugakcidento, kiu okazis en Leningrado la 21an de aŭgusto 1963. Rezulte de difektoj, pasaĝera aeroplano Tu-124 surakviĝis al Neva.

Ĝi estis unu el la unuaj en la mondo okazoj de surakviĝo de civila pasaĝera aviadilo en ekstremaj cirkonstancoj, kaj la unua, kiam ĉiuj homoj restis vivaj[1][2][3].

Detaloj de la akcidento[redakti | redakti fonton]

Nova pasaĝera aviadilo Tu-124 de Aeroflot la 21an de aŭgusto 1963 sekvis sian ordinaran itineron Talino-Moskvo. Estro de la aviadilo estis Viktor Jakovleviĉ Mostovoj. La aviadilo startis en la Talina flughaveno je 08:55 kaj estis direktita al la moskva flughaveno Vnukovo.

Iom da tempo post la starto, la aviadila teamo trovis, ke apogilo de la antaŭa subekipaĵo estas kojnumita en la duone entirita pozicio. Pro la nebulo estis neeble okazigi surteriĝon en la Talina flughaveno, tial la aviadregistoj decidis ne direkti la aviadilon al Moskvo, sed surterigi ĝin en la plej proksima flughaveno Pulkovo en Leningrado. La aviadilo sekvis tien en malgranda alteco.

Je la 11a la aviadilo venis al la urbo kaj komencis ĉirkaŭflugi ĝin en la alteco ĉ. 500 metroj[4], por forkonsumi la fuelon. Ĉiu rondflugo daŭris ĉ. 15 minutojn. Kaj en tiu tempo la teamo klopodis plene aperigi la subekipaĵon helpe de stango.

Je 12:10, 21 kilometrojn for de la flughaveno, kiam la aparatoj indikis, ke restis 750 litroj da fuelo (kio sufiĉus por atingi Pulkovon), pro manko de la fuelo la maldekstra motoro paneis. Al la aviadilo oni permesis rekte flugi tra la urbo, tamen post mallonga tempo, kiam la aviadilo flugis apud la Isaaka katedralo kaj la Admiralejo, ankaŭ la dua motoro paneis, kaj la aviadilo komencis glisi de la duonkilometra alteco super la centro de la urbo. La pilotoj povis nur provi surakvigi la aviadilon al la surfaco de Neva.

La aviadilo flugis super la Ponto Litejnij malpli ol 90 metrojn super la akvo, poste super la Ponto Bolŝeoĥtinskij en la alteco 30 metroj, poste 4 metrojn pli supre ol la konstruata Ponto Aleksandro Nevskij, kaj surakviĝis apud la Finnlanda fervoja ponto. La rivera larĝeco en tiu loko estas ĉirkaŭ 400m.

Tu-124 ekflosis, sed akvo komencis flui en la fuzelaĝon tra truo. Preteriranta vapora trenŝipo trenis la aviadilon al la bordo.

La pasaĝeroj estis evakuitaj kaj senditaj en Talinon.

Pli poste speciala vaporŝipo komencis elpumpi akvon el la aviadilo. Tamen la akvo enfluis pli rapide, kaj matene la aviadilo dronis. En la sekva tago la aviadilo estis levita kaj trenita al la loko, kie nun situas la ekspozicio «Lenekspo», kaj tiam situis milita trupo. Pli poste estis decidite likvidi la aviadilon pro la difektoj. La stirejo estis fortranĉita kaj sendita en Tambovan provincon en fluglernejon. La fuzelaĝo longe kuŝis sur la bordo, ĝis ĝia metalo estis distranĉita kaj utiligita.

La teamo, kiu konsistis el ĉefo V. Mostovoj, la dua piloto V. Ĉeĉnev, kaj ankaŭ V. Carjov, I. Permin, V. Smirnov kaj stevardino A. Aleksandrova estis arestitaj dum la esploro. Mostovoj estis maldungita kaj poste - premiita per ordeno de la ruĝa stelo. La ŝipestro de la trenŝipo estis premiita per honora letero kaj horloĝo.

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. La dua estis surakviĝo de Tu-134 la 17an de julio 1972 al la Moskva Kanalo (vidu ĉi tie).
  2. La tria estis surakviĝo de Jak-40 al marĉo en Kievo somere 1976 (post kiu la aviadilo plu flugadis).
  3. Kaj la kvara estis Flugo 1549 de US Airways.
  4. Antaŭ tio, al la aviadiloj estis permesite flugi super Leningrado en la alteco 400 metroj. Pli poste estis ordono ĉirkaŭflugi la urbon eskter ĝiaj limoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]