Surdopedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pedagogio

Surdopedio estas fako de speciala pedagogio, kiu okupiĝas pri disvolviĝo, edukado kaj klerigado de personoj kun difektita aŭdokapablo.

La surduloj lernas gestan lingvon por interkompreniĝi reciproke, sed por ke ili povu komuniki ankaŭ kun aŭdantoj, ili lernas legi el la lipoj, kion diras la alia persono, kaj prononci proprajn vortojn. Kvankam ili ne aŭdas siajn proprajn sonojn, ili sentas vibradon en la gorĝo kaj tio ebligas kun helpo de logopedio lerni paroli.

La surduloj kompreneble bezonas kleriĝi kiel aliaj homoj en diversaj fakoj, sed al ili devas esti la fakoj prezentitaj per alia metodiko. Ili devas ankaŭ lerni kaj trejni kiel konduti en normala vivo, surstrate, en tramo, inter aŭdantoj, por ne esti endanĝerigitaj (ekz. de aŭtoj).